Vizitu Forumon

Otto Prytz

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:10:53     Redaktoro:Ĝoja

Otto Prytz naskiĝis en norda Norvegio en 1943, diplomiĝis pri filologio kun la hispana lingvo kiel specialaĵo ĉe la Universitato de Oslo en 1972, kaj lekciis pri la hispana lingvo ĉe la sama universitato de 1978 ĝis 2005, kiam li emeritiĝis.

Denaske blinda, li eklernis Esperanton kiel devigan lernobjekton ĉe porblindula lernejo en Trondheim en 1955, kaj membriĝis en la norvega Esperanto-movado en 1958. Li apartenis al la estraro de Norvega Esperantista Ligo de 1971 ĝis 2001, kaj prezidas la Ekzamenan Komisionon de la Ligo ekde 1998. Dum periodoj li havis funkciojn ankaŭ en Ligo Intenacia de Blindaj Esperantistoj. En 2004 li elektiĝis en la Akademion de Esperanto.

Li publikigis kelkajn artikolojn pri hispana kaj Esperanta lingvistikoj. Li prelegis en IKU dum la UK-oj 1990 kaj 2009, kaj en la Esperantologia Konferenco dum la UK 2011.

Prytz multe okupiĝis pri diversaj aplikoj de la brajla sistemo. Li ellaboris brajlan version de la alfabeto de la nord-samea lingvo. De 1995 li prezidas la Norvegan Publikan Komisionon pri brajlo kaj partoprenas la laboron de normigo de brajlaj notacioj por diversaj fakoj.


En 1813, antaŭ 200 jaroj, naskiĝis Ivar Aasen, kreinto - aŭ ĉu pli ĝuste kompilinto? - de la "nov-norvega" lingvo Nynorsk, unu el la du nunaj oficialaj "lingvoformoj" de la norvega lingvo. Inter Esperanto-parolantoj estas disvastigita la ideo, ke Nynorsk estas sukcesinta planlingvo, kaj ke ĝi kreiĝis en maniero komparebla kun la maniero, en kiu kreiĝis Esperanto. Bona okazo por esplori la verecon de tiu ideo estas Universala Kongreso okazanta en jubilea jaro de la naskiĝo de la kreinto de Nynorsk, kaj en lando, en kiu oni parolas la modernan lingvon plej proksiman al la "norena" aŭ mezepoka skandinava lingvo.

La prelego unue skizas la lingvan situacion en Norvegio en la mezo de la 19a jc., ekestintan pro tio, ke Norvegio dum pluraj jarcentoj apartenis al Danio ĝis 1814. Sed ankaŭ post tiu jaro la dana lingvo, nur pene komprenata de la norvega kampara loĝantaro, restis la oficiala lingvo de sendependiĝinta Norvegio.

Aasen volis krei "norvegan popolan lingvon" bazitan sur la norvegaj dialektoj, kaj precipe sur la dialektoj plej proksimaj al la norena lingvo kaj malplej "degenerigitaj" de dana influo. Kiel rezulton de studvojaĝoj li publikigis vortaron kaj gramatikon pri "la norvega popola lingvo".

La prelego nur mallonge skizas la postan evoluon de alproksimigo inter la dandevena "regna lingvo", kiu poste ekhavis la nomon Bokmål = "libro-lingvo", kaj la "kampara lingvo" de Aasen, kiu poste ekhavis la nomon Nynorsk.

La laboro de Zamenhof estas komparebla kun tiu de Aasen en unu aspekto: En la 19a jc. la lingva situacio en Eŭropo estis tia, ke internacian lingvon ne necesus inventi: oni povus ĝin simple ekstrakti. La lingvoj havis grandan stokon ne nur da komunaj vortoj, sed ankaŭ da komunaj parolturnoj. La kompilado de materialo por internacia lingvo surbaze de tiuj komunaĵoj estas komparebla kun la kompilado de materialo por norvega lingvo surbaze de norvegaj dialektoj, sed tie finiĝas la simileco.

Aasen ĉerpis sian materialon el dialektoj principe kompreneblaj inter si, kaj fiksis gramatikajn kategoriojn surbaze de relative malvasta gamo de gramatikaj sistemoj. Zamenhof ĉerpis la sian el lingvoj ne kompreneblaj inter si, kaj li devis elekti el vasta gamo, kiujn gramatikajn kategoriojn fiksi por Esperanto. Ni scias, ke li multe ŝanceliĝis antaŭ ol fari la definitivajn decidojn.

Tempo: 13h00-14h30, dimanĉo, 21, julio
Loko:Hirsch Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto