Vizitu Forumon

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki)

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:13:51     Redaktoro:Ĝoja

Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki) estas israela lingvisto, kiu naskiĝis en Japanio en 1963 kaj poste enmigris en Israelon. Li estas Esperantisto ekde 1986. Li magistriĝis pri ĝenerala lingvistiko ĉe Universitato de Kioto kaj doktoriĝis pri hebrea lingvistiko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li estas postenrajta supera docento pri hebrea lingvistiko ĉe Universitato Bar-Ilan en Israelo. Fake li interesiĝas pri moderna hebrea lingvistiko, moderna jida lingvistiko, Esperantologio, leksikologio, leksikografio, onomastiko, kontaktlingvistiko, socilingvistiko kaj interkultura komunikado. Dum multaj jaroj li (sur)vivadas japanan, israelan kaj tradician judan kulturojn en la japana, la hebrea, la jida, la angla kaj Esperanto, sentante perfekte hejme en neniu el ili..


Kiam Zamenhof iniciatis Esperanton kiel internacian komunikilon inter diversaj lingvanoj, li verŝajne pensis precipe pri homoj, kiuj havis pli-malpli la saman eŭropan kulturon, kaj fakte tiel estis la afero en la unuaj periodoj de la lingvo. Sed ju pli Esperanto disvastiĝis kaj tutmondiĝis, des pli heterogena ĝia komunumo fariĝis kulture. Ni Esperantistoj uzas Esperanton kiel nian komunan komunikilon, sed tio ne signifas, ke ni havas la saman kulturon de komunikado aŭ devas havi ĝin. Fakte, multaj el ni komunikas pli-malpli laŭ la normoj de niaj respektivaj denaskaj kulturoj de komunikado, t.e., multaj el ni havas nacikulturan "akĉenton" kiam ni komunikas en Esperanto.

Partopreninte en du Universalaj Kongresoj, mi alvenis al firma konkludo, ke komuna lingvo sola ne estas sufiĉa por signifohava kaj interesa komunikado preter la nivelo de supraĵa konversacio. Ideale oni devus havi ankaŭ komunan kulturon de komunikado. Tamen ĉar tio estas nek atingebla nek dezirinda, oni devas almenaŭ koni la kulturon de la persono, kun kiu oni interparolas.

Kiel unuan paŝon al tiu ĉi kompreno de interkulturaj diferencoj en komunikado, oni devas konscii, kiaj problemoj povas okazi inter Esperantistoj, kiuj komunikas en unu komuna lingvo sed havas malsamajn kulturojn de komunikado.

En tiu ĉi esploreto mi kontrolos kaj komparos japanajn kaj israelajn Esperantistoj en iliaj respektivaj strategioj de komunikado, kaj lingva kaj nelingva, kaj iliaj eblaj reagoj al la strategioj de la alikulturanoj. La aspektoj de lingva kaj nelingva komunikado, kies strategioj estos pritraktitaj en tiu ĉi esploreto, inkluzivas: 1) kiel pardonpeti, 2) kiel peti, 3) kiel rifuzi, 4) kiel plendi, 5) kiam esprimi opinion, 6) kiel uzi humuron, 7) kiom da fizika distanco, 8) kiam silenti, ktp.

Mi elektis japanan kaj israelan kulturojn por tiu ĉi komparo, ne nur ĉar mi (sur)vivadas kaj konas ilin tre bone, sed ankaŭ ĉar ili verŝajne reprezentas du kulturajn antipodojn, inter kiuj troviĝas multaj aliaj kulturoj en la mondo. Mi montros, ke ni Esperantistoj devas konscii pli, ke paroli en Esperanto ne garantias mankon de kultura miskompreno, kaj kiam ni komunikas kun Esperantistoj de aliaj kulturoj de komunikado, ni povas havi problemojn, kiuj povas konduki al miskomprenoj.

Tempo: 14h15-15h15, lundo, 22, julio
Loko:Beleva Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto