Vizitu Forumon

José Antonio Vergara

(GMT+08:00) 2013-06-27 10:16:26     Redaktoro:Ĝoja

José Antonio Vergara. Ĉiliano (1962). Li instruas historion de medicino kaj scienco, antropologion de sano kaj epidemiologion en la Universidad San Sebastian (Puerto Montt, Ĉilio).

Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li prelegis jam kvarfoje en IKU, pri epidemiologio de la aperantaj infektaj malsanoj (1998), malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj (2007), medicinaj sistemoj en interkultura dialogo (2010), kaj HIV-aidosa epidemio ĉe la tutmonda junularo (2011). Li ankaŭ prelegis i.a. en la centjariĝa ISAE-festkonferenco (2006) pri la ŝanĝiĝanta interrilato scienco-socio kaj en Simpozio pri nur-angla scienco en multlingva mondo, organizita de Esperantic Studies Foundation kadre de la AAAS-jarkonferenco (Boston, 2008).

Kiel efiko de vizito dum sia ĉirkaŭmonda vojaĝo al la vulkana insularo Galapagoj (1835), juna Charles Darwin komencis elpensi siajn revoluciajn ideojn pri la fakta ŝanĝiĝo de la vivantaj formoj tra la geologiaj epokoj. Ekde tiam, tiu Pacifikoceana arkipelago proksima al Ekvadoro ludis gravan rolon en la historio de la scienco. Dum la lastaj du jarcentoj, la esploroj pri la Darvinaj fringoj kaj aliaj tieaj specioj, kaj ĝenerale pri la apartaj biogeografio kaj ekologio de la Galapagoj, provizis rimarkindajn elementojn por la establiĝo de la teorio pri evoluo, eĉ kun nuntempa kontraŭstaro flanke de la pseŭdoscienco kreismo. Tial, la studo de tiuj ŝanĝiĝantaj ideoj permesas havi bildon pri la procezo konstrui sciencan aliron al la fenomeno vivo.

Tempo: 15h30-16h30, ĵaŭdo, 25, julio
Loko:Bormann Salono, Harpa, Rejkjaviko, Islando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto