Vizitu Forumon

Rejkjaviko: Kongresa urbo

(GMT+08:00) 2013-06-27 16:04:00     Redaktoro:Ĝoja

 Islando estas vulkana insulo, proksimume 103 000 km², en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj la Feroaj Insuloj. Multloke ĝi estas kovrita de glaciejoj, kaj la nomo de la lando signifas"Glacilando".

La ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Rejkjaviko. Estas ĉirkaŭ 320 000 loĝantoj en Islando, kaj el tiuj ĉirkaŭ 60% loĝas en Rejkjaviko kaj la najbaraj urbetoj. Novaj enmigrantoj en Islando estas 8% de la loĝantaro, la plej multaj el Pollando.

La islanda estas la oficiala lingvo. Multaj kapablas paroli la nordiajn lingvojn (la danan, la norvegan kaj la svedan) kaj la anglan. En Rejkjaviko la solaj publikaj veturiloj estas busoj kaj taksioj. Biletaro kun 10 biletoj estas aĉetebla ĉe la busŝoforoj kontraŭ 3000 kronoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto