Vizitu Forumon

Impreso pri 98a UK

(GMT+08:00) 2013-08-27 18:30:20     Redaktoro:Ĝoja

Ne nur kongresano, sed ankaŭ preleganto

                                                          Prelego titolita "Ĉina Ĉarmo en Kunqu-Opero, fotisto Ba Jingke

Estas ege ĝojige, ke al la kongreso ĉeestis mi kiel ne nur kongresano, sed ankaŭ preleganto. Tagmeze de la 26a de julio, vendrede, mi faris mian unuan prelegon en UK, titolitan "Ĉina Ĉarmo en Kunqu-Opero".

En la granda Salono Lapenna multe da samideanoj aŭskultis mian prelegon. Kiam eksonis la milda ario de Kunqu-Opero, mi tuj konis la sukceson! Jen, min kuraĝigis la ĉarmo de la arto kaj ankaŭ la entuziasmo de la ĉeestantoj.

Jes, la ĉarmo de la antikva arto ege altiris min, ankaŭ la ĉeestantojn. Kunqu-operaj aktoroj ofte diras, ke prezentado de la arto bezonas "komunan spiradon de aktoroj kaj spektantoj", tiutage mi kaj karaj kongresanoj ĝuste spertis la "komunan spiradon."

Vendredo estas mia plej belega tago en la UK.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto