Vizitu Forumon

Impreso pri 98a UK

(GMT+08:00) 2013-08-27 18:30:20     Redaktoro:Ĝoja

La Oficejo de la Islanda Movado de Esperanto situas en la kvieta strateto ĉe Skólavörðustígur, la plej ĉefa komerca strato en Rejkjaviko. Ĝi areas pli ol 30 kvadratajn metrojn, estas malgranda sed komfortiga. Ĉe la posta kaj dekstra muroj estas du grandaj librobretoj. Sur kiuj troviĝas diverstemaj libroj en Esperanto. Maldekstre estas simplaj tabloj surmetitaj ankaŭ de libroj. Kaj centre estas kvadrata tablo kun kvar seĝoj. Sur muro pendas kelkaj markoj de Esperanto, ankaŭ memoraĵo pri la 62a UK, kiu okazis en Rejkjaviko en 1977. La oficejo estas neluksa sed enhavoriĉa, en ĝi mi trovis esperantan libron pri islanda tradicia literaturo Sagao, kiun mi serĉis longtempe.

Laŭ konigo, intereso pri Esperanto troviĝis en Islanlo tre frue. La unua islanda artikolo pri Esperanto estis skribita en 1893 kaj islandanoj ekkorespondis eksterlanden jam de fino de la 19-a jarcento. La unua islandan lernolibro pri Esperanto estis eldonita en 1909. La oficiala Islanda Esperanto-Asocio (IEA) estis fondita en 1950 kaj tiu asocio gastigis la 62an UK en Rejkjaviko en la jaro 1977.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto