Vizitu Forumon

Pekina Esperanto-Filmfestivalo

(GMT+08:00) 2014-04-04 15:49:32     Redaktoro:Ĝoja

Raportistino: Zhang Ping (Ĝoja)
Fotistinoj: Zhang Ping (Ĝoja) kaj Li Lu (Lucia)

Antaŭtagmeze de la 30a de marto, dimanĉe, en la ĉambro 505 de la domego de Pekina Federacio de Soci-sciencaj Societoj, okazis Pekina Esperanto-Filmfestivalo, organizita kune de Germana Espranto-Asocio, Pekina Esperanto-Asocio kaj Pekina NGO-Asocio por Internacia Interŝanĝo.

Prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio Nan Youli (maldekstre) donis salutmesaĝon esperante, interpretitan de samideano Liu Junfang ĉine (dekstre).

S-ro Rainer KURZ prelegis pri konkurso de mallongaj filmoj por la 125a datreveno de la naskiĝo de Esperanto en 2012.

Okaze de la 125-a jariĝo de la naskiĝo de Esperanto, Germana Esperanto-Asocio (GEA) decidis fari iun apartan agon por celebri la datrevenon. Edifita de Sidneja festivalo de mallongaj filmoj, S-ro Rainer KURZ, estrarano de GEA, proponis, iniciatis kaj organizis la konkurson de mallongaj filmoj.

La konkurso daŭris je pli ol duonjaro kaj partoprenis 57 filmoj el 19 landoj. Finfine gajnis premiojn la 3 filmoj 'Pasporta Servo!', 'Ideevolution' kaj 'Ĉu Vi Imagas?. Februare de 2013 GEA en Berlino okazigis ceremonion por doni premiojn al la gajnintoj.

Al la Pekina Esperanto-Filmfestivalo ĉeestis pli ol 50 personoj, inkluzive de pli ol 10 ne-esperantistoj.

Interpretita de samideanino Zhang Ping (Ĝoja), s-ro Rainer KURZ konigis esperante la kialon, la kunlaborantojn, la projektproblemon, la financon, varbadon de la filmoj, la juĝon, la premian ceremonion en Berlino, distribuadon inter-retan, produktadon de DVD-diskojn kaj sekvantan planon,.

S-ro Rainer KURZ donis atestilon kaj simbolan monpremion al Ding Xiaosong, kies mallonga filmo, titolita "Esperanto Musikigas Vian Vivon", gajnis la unuan premion de la rigardantoj (la premion 'Aŭstralia Populara Elekto') de la Kanbera Esperanto-Filmfestivalo.

Post prelego pri la konkurso de mallongaj filmoj por 125-a jariĝo de la naskiĝo de Esperanto, samideano Rainer KURZ konigis la Kanberan Esperanto-Filmfestivalon, kiu okazis dum la Aŭstralia Esperanto Somerkursaro kaj Kongreso januare, 2014. Kiel la fondinto kaj gvidanto de la festivalo, Rainer KURZ aparte aranĝis voĉdonadon por elekti la plej ŝatatan filmon de la ĉeestantoj, dume la filmo "Esperanto Musikigas Vian Vivon" gajnis la premion. La Aŭstralia Esperanto Asocio donis atestilon kaj simbolan monpremion de 50 aŭstraliaj dolaroj.

Samideanino Li Lu (Lucia) deklaris: La filmo 'Esperanto Geedzigas' farita de de Fabio Monteiro, brazilo, gajnis la unuan premion de la rigardantoj, la atestilon kaj premion de la Pekina Esperanto-Asocio.

La ĉeestantoj ricevis voĉdonilojn antaŭ ol rigardi la filmojn por elekti la plej ŝatatajn filmojn el la 4 mallongaj filmoj: 'La Fina Venk'', 'Esperanto Geedzigas', 'La lingvo, kiu ligas', kaj 'Similitudes'.

Ĉar estis preterlasitaj la efektivaj gajnintoj, 'Pasporta Servo!', 'Ideevolution', 'Ĉu Vi Imagas? ', kaj 'Esperanto Musikigas Vian Vivon', por ke aliaj filmkreantoj havu pli bonan ŝancon.

Atestilon subskribis sinsekve S-ro Rainer KURZ kaj Nan Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio.

Atestilon kaj premion montris kune S-ro Rainer KURZ kaj Nan Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio.

Nan Youli, prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, donis donacon al S-ro Rainer KURZ.

Ankaŭ ĉiuj partoprenantoj ricevis senpagajn DVD-diskojn por vidi ankaŭ la ne montritajn filmojn kaj por montri la filmoj al siaj amikoj. Oni dankas al la la Germana Espreranto-Asocio kaj la "Rainer Kurz Fondaĵo", kiu kune financis la produktadon de la DVD.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto