china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Abdiko de nacidefenda ministro embarasis japanan kabineton (foto)
(GMT+08:00) 2007-07-06 14:36:36

Posttagmeze de la 4-a de julio sinjorino Koike Yuriko transprenis la nacidefendan ministrecon de Kyuma Fumio, kiu rezignis la oficon pro forta kritiko de la japana publiko, kaŭzita de lia parolo. La 30-an de junio li faris prelegon en la universitato Reitaku. Li diris, ke pro la usona atombombo-atako Nagasako travivis tragedian katastrofon, tamen la 2-a Mondmilito finiĝis tuj post tio; tiukonsidere Usono havis neniun elekton pli bonan ol ĵeti la atombombojn, kaj li ne malamas Usonon pro tiu ĉi evento. Lia parolo tuj kaŭzis bruegon en Japanio. Kan Naoto, aganta prezidanto de la japana Demokratia Partio, kritikis, ke la parolo de Kyuma Fumio malkonvenas al lia rolo kiel nacidefenda ministro. Shii Kazuo, prezidanto de la Komunista Partio de Japanio, diris, ke estas ne indulgeble, ke li faris tiun ĉi parolon, estante ministro de Japanio, la lando, kiu suferis pro la usona atako. La 2-an de julio spite al pluvo ĉirkaŭ miliono da loĝantoj venis al la Paca Parko de Nagasako. Ili manifestaciis protestante kontraŭ la parolo de Kyuma Fumio. Vespere japanaj opoziciaj partioj okazigis urĝan kunvenon alvokinte personojn koncernajn al societoj de atombombaj suferintoj. Ili postulis eksigi Kyuma Fumio de la posteno de nacidefenda ministro. En la kunveno de urba parlamento, Taue Tomihisa, nagasaka urbestro, kondamnis Kyuma Fumio pro lia malkonvena parolo, kaj la 3-an en Tokio li prezentis proteston al ĉefministro Abe Shinzo kaj Kyuma Fumio.

Du tagojn poste, Kyuma Fumio publike petis pardonon pro sia parolo, kaj ankaŭ Abe Shinzo klopodis senkulpigi lin, ke li nur interpretis la usonan vidpunkton, tamen fronte al la tajdo de kritikoj li fine deklaris abdikon. Japanaj amaskomunikiloj opinias, ke li rezignis la oficon por maksimume redukti la negativan influon antaŭ la senata elektado. Iuj rimarkigis, ke antaŭ tio pro la problemo de pensio la subtena procento de Abe Shinzo grandmezure malaltiĝis, kaj la nuna evento refoje embarasis la japanan kabineton, gvidatan de Abe Shinzo.

Decembre de 2006, nelonge post la fondiĝo de la kabineto de Abe Shinzo, Sata Genichiro, ministro pri administra reformado, rezignis la oficon pro skandalo. Maje de 2007, Matuoka Toshikatu, ministro pri agrikulturo kaj forstokulturo, sin mortigis pro financa skandalo. Ĝis nun jam tri kabinetaj membroj nenormale eksiĝis. En la komenco Abe Shinzo elmetis la regadan celon konstrui belan landon, tamen 9 monatojn post lia enoficiĝo jam tri altrangaj oficistoj rezignis la oficon pro neglekto sur la posteno, kaj pro tio la registaro ricevas malfidon de loĝantoj. Opoziciaj partioj postulas konstati respondecon de Abe Shinzo pro lia misnomumo de oficistoj. Ozawa Ichiro, reprezentanto de la Demokratia Partio, diris: "La abdiko de Kyuma Fumio ne povas solvi la problemon, kiu fakte rilatas al esenco de la kabineto de Abe Shinzo. Kiam eksterafera ministro kaj altrangaj oficistoj de la Liberal-Demokratia Partio publike faris parolon pri nukleaj armiloj, la ĉefministro ĉiam montris sin indulgema, kaj la malkonvena parolo aperis ĝuste pro ŝtatismo kaj centrismo de la kabineto de Abe Shinzo.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040