china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rusio montras sin necedema al Eŭropa Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj
(GMT+08:00) 2007-07-27 14:12:11

La 25-an de julio rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Eŭropa Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj jam estas maloportuna, ĉar ekzistis du militaj blokoj, la Nord-Atlantika Traktata Organizo (NATO) kaj la Varsovia Traktata Organizo, kiam oni subskribis tiun ĉi traktaton. La esprimo de Putin montris la rusan necedemon al Usono kaj NATO.

Tiutage akceptante altrangajn oficirojn de rusaj leĝobligaciaj departementoj, Putin diris, ke la cirkonstanco radike ŝanĝiĝis, preskaŭ ĉiuj orienteŭropaj landoj aliĝis al NATO; Rusio devigite suspendas la Eŭropan Traktaton pri Konvenciaj Armitaj Fortoj kaj koncernajn internaciajn interkonsentojn, ĉar tiu ĉi traktato estas maloportuna.

Krom cirkonstanca ŝanĝiĝo kun tempopaso kaj reliefaj problemoj de la traktato mem, Rusio montris necedeman starpunkton ankaŭ pro tio, ke Usono intencas loki kontraŭmisilan sistemon en orienteŭropaj landoj. De la kuranta jaro Usono intencas loki kontraŭmisilan sistemon en orienteŭropaj landoj spite al la rusa opono. La usona ago evidente celas redukti la rusan nuklean timigon. Koncerne al ŝtata sekureco Rusio neniel ignoras tiun ĉi agon.

Rusio montras sin pli necedema ankaŭ pro tio, ke Usono ne faris pozitivan respondon al la propono de Putin pri lokado de kontraŭmisila sistemo. Laŭ la propono, la du landoj povas vastigi interkonsiliĝon pri la problemo de kontraŭmisila sistemo al aliaj eŭropaj landoj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉi problemo, kondiĉe, ke Usono ne loku kontraŭmisilan sistemon en Ĉeĥio kaj Pollando. Putin proponis, ke Usono starigu kontraŭmisilan sistemon per radaro, konstruita de Rusio en Azerbajĝano, kaj esprimis la volon kunlabori kun Usono. Putin emfazis, ke la rilatoj inter Rusio kaj Usono kvalite leviĝos, se Usono akceptos lian proponon, dume la rilatoj malboniĝos, se Usono rifuzos la proponon. Usona prezidento Bush ne pozitive kontestis la proponon, tamen li emfazis, ke Ĉeĥio kaj Pollando estas nedividebla parto de kontraŭmisila sistemo, sed starigo de la kontraŭmisila sistemo ekster Eŭropo devas esti nur kompletigo.

Analizantoj opinias, ke Rusio suspendas la traktaton pro profundaj kaŭzoj. Unue, pro la vastigado de NATO al orienteŭropaj landoj, la rusa strategia spaco kunpremiĝas, kaj la sekureca medio malboniĝas, tial Rusio nepre per suspendo de la traktato faris la averton, ke Rusio ne kunlaboros plu kun NATO, se ĝi praktikos plu la kunpremadon. Rusio probable retiriĝos el la traktato, Se tiu ĉi averto ne povos veki sufiĉan atenton de Usono kaj Eŭropa Unio. Due, Rusio suspendas la traktaton celante sin prepari por retiriĝo el la traktato. Membroj de NATO prokrastis ratifikon de la interkonsento pri amendo de la Eŭropa Traktato pri Konvenciaj Armitaj Fortoj, kaj prezentis al Rusio aldonajn kondiĉojn por la ratifiko, tial Rusio opinias la traktaton malegaleca, ke ĝi katenas Rusion kaj la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj. Laŭ la nuna situacio Rusio plej probable retiriĝos el la taktato. Trie, pro pliboniĝo de politika kaj ekonomia situacioj en Rusio, Putin gajnis grandan prestiĝon, tial li kuraĝas rezisti kontraŭ usona provoko.

Analizantoj rimarkigis, ke la rusa suspendo aŭ retiriĝo ŝancelis ekvilibrecon de eŭropaj konvenciaj armitaj fortoj, kaj rekte influos la eŭropan sekurecan situacion.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040