china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Forta tertremo en Indonezio (foto)
(GMT+08:00) 2007-09-13 15:32:39

La 12-an de septembro en la okcidenta maro de Sumatro, Indonezio, okazis tertremo. La forta tertremo mortigis 10 homojn, vundis pli ol 100 homojn, kaj ankaŭ kaŭzis malgrandan cunamon. Landoj ĉe la Hindia Oceano faris averton pri cenamo kaj aplikis rimedojn kontraŭ eventuala katastrofo.

La 13-an, Adam Malik, oficisto el la indonezia Ŝtata Kontraŭakatastrofa Administra Oficejo, diris, ke je 10 minutoj post la 18-a horo de la 12-a en la okcidenta maro de Sumatro okazis forta tertremo de 8,4 gradoj. La sisma centro troviĝas en la maro je ĉirkaŭ 160 kilometroj sudokcidente de la sumatra urbo Bengkulu. La tertremo fontis de la marfundo je ĉirkaŭ 15 kilometroj sub la maro. Pro mallonga distanco inter la sisma fonto kaj tersurfaco, oni sentis fortan skuon eĉ en Ĝakarto, kiu troviĝas je 600 kilometroj for de la sisma centro.

La tertremo detruis multajn domojn. Pro telekomunika interrompiĝo oni ankoraŭ ne povas informiĝi pri la detalo. Laŭ prognozo la perdo estos pli granda ol la sciigita. Felix Valentino, oficisto el la indonezia Departemento pri Sociaj Aferoj, diris, ke la tertremo mortigis almenaŭ 10 homojn en 3 sumatraj urboj kaj grave difektis instalaĵojn de telekomuniko kaj elektroprovizado en iuj lokoj. En la urbo Bengkulu, proksima al la sisma centro, mortis almenaŭ 2 homoj. Budi, oficisto de la loka polico, diris al raportisto, ke loĝantoj konsterniĝis kaj haste kuris eksteren, kiam tertremis. Li diris ankaŭ, ke en tiu ĉi urbo tri-etaĝa domo estas faligita de la tertremo. La urbo Padang estas la plej grave damaĝita. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj disfalis, kaj en iuj lokoj okazis incendio. Iuj loĝantoj haste kuris al altaj lokoj. La urbo estis en malordo. Suhardjono, oficisto el la indonezia Meteologia kaj Geofizika Administracio, diris, ke la tertremo kaŭzis malgrandan cunamon, tamen ĝi ne kaŭzis damaĝon.

Post eksplodo de la tertremo, la indonezia metrologia departemento kaj lokaj registaroj tuj faris averton pri cunamo per poŝtelefonaj mesaĝoj, postulante, ke loĝantoj portempe ne iru al hejmo. Post 3 horoj koncernaj departementoj nuligis la averton. Sed poste okazis pluraj postskuoj, unu el ili atingis 6,6 gradojn, kaj pro tio oni refoje faris la averton. Indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhojono instrukciis, ke koncernaj departementoj, polica ĉefo kaj la ĝenerala komandoro de la armita forto sin pretigu por tuja agado kontraŭ eventuala krizo.

La 12-an, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris deklaron. Li esprimis profundan atenton al la forta tertremo kaj cunamo. Li diris, ke taĉmento konsistanta el laborantoj de la Kunakordiga Oficejo de UN pri Homanismaj Aferoj ekveturos de la Banda Aceh al la sisma okazejo en la venontaj kelkaj horoj por taksi la katastrofon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040