La 5-an de decembro en Abudabio okazis ministronivela kunveno de la Organizo de Petrolo-Eksportaj Landoj, en kiu oni decidis ne pliigi la petrolan produktkvanton.
Komuniko, publikigita post la kunveno, diras, ke nun la monda petrola merkato ne ŝanĝiĝis, la provizado estas sufiĉa, stokoj de komerca nafto kaj petrolaj produktaĵoj restas en relative konvena nivelo, kaj pro tio la organizo decidis portempe teni la nunan produktkvanton.
Analizantoj rimarkigis, ke la alta prezo estas kaŭzita ĉefe de malforteco de la usona dolaro, merkata spekulado kaj geopolitikaj faktoroj, tion ĝenerale opiniis ankaŭ membrolandoj de la organizo, tial rezulto de la kunveno estas atendata.
Membrolandoj de la organizo ĝenerale oponas la pliproduktadon. Tiutage en la inaŭguro de la kunveno iuj ministroj diris, ke la organizo ne pliigos la produktkvanton malgraŭ la premo el iuj petrol-konsumaj landoj. Ali Al Naimi, saudi-arabia ministro pri petrolo, diris: "Ni ne vidis la neceson pliigi la produktkvanton." Ankaŭ irana ministro Gholamhossein Nozari diris: "Nia starpunkto estas tio, ke ne necesas pliigi la oferton al la internacia merkato, ĉar la nuna provizado estas ekvilibra." Antaŭ tio ankaŭ ministroj el Kataro, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Alĝerio kaj Venezuelo esprimis similan vidpunkton.
Pro kontinua malaltiĝo de la naftoprezo lastatempe en la internacia merkato la organizo iomete liberiĝis el la premo de pliproduktado. La 21-an de novembro la prezo atingis la plej altan rekordon de 99,29 usonaj dolaroj por barelo, sed poste ĝi iom falis, kaj en la lasta semajno la prezo falis ĝis 90 dolaroj. Pro la prezofalo, la organizo ŝanĝis sian planon proklami pliproduktadon.
Pro malforteco de la usona dolaro, inflacio kaj la altiĝo de produkta kosto, membrolandoj de la organizo opinias, ke nur la alta prezo povas kompensi la perdon de petrol-produktaj landoj el la supre menciitaj faktoroj, tial membrolandoj, precipe tiuj ekonomie malprogresintaj, ne konsentas altigi la prezon en la internacia merkato per pliproduktado.
Krome, influas la organizon probable ankaŭ la nova taksoraporto pri la irana nuklea problemo, publikigita de usona informa agentejo. En la lasta monato la organizo aludis, ke ĝi pliigos la ĉiutagan produktkvanton ĝis 500 mil bareloj, tamen post publikiĝo de la usona raporto la organizo ne menciis plu la pliproduktadon. Analizantoj opinias, ke la kaŭzo eble kuŝas en tio, ke la usona raporto opinias, ke Irano haltigis la programon de nukleaj armiloj jam en la jaro 2003, tio mildigas la maltrankvilon pri tio, ke la irana nuklea problemo probable streĉos la regionan situacion, tial la membrolandoj opinias, ke ne necesas pliigi la produktkvanton.
|