china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝoseoj konstruitaj de ĉinoj en Etiopio
(GMT+08:00) 2008-02-21 08:35:39

(Dokumenta Foto)

En Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, troviĝas "Etiopia-Ĉina Amikeca Ŝoseo" bone konata de tiea popolo. Antaŭ 3 jaroj, Ĉina Kompanio pri Ŝoseoj kaj Pontoj altkvalite finis konstruadon de la ŝoseo en mallonga tempo kaj tio vekis sensacion en Etiopio. Nun krom la ŝoseo, pli kaj pli da ŝoseoj en Etiopio estas konstruitaj de ĉinaj kompanioj. Tiuj ŝoseoj irantaj al ĉiuj flankoj atestas profundan amikecon inter Etiopio kaj Ĉinio.

La ŝoseo situas en prospera distrikto de Adisabebo. Ĝi estas unu el ĉefaj ŝoseoj de la urbo. La ŝoseo estis oficiale funkciigata en decembro, 2003. Nur en 73 tagoj, la ĉina kompanio finis la projekton, kiu laŭplane bezonis 17 monatojn.

La etiopia popolo havis freŝan impreson pri la miraklo de la ŝoseo. Ermias Tekelemariam, taksiisto en Adisabebo, diris:

(sono parolado de Ermias Tekelemariam)

"Mi konas multajn etiopiajn entreprenantajn komercistojn. Mi scias, ke ili bezonas longan tempon por finkonstrui ŝoseon. Tamen ĉinoj finis la konstruadon de "Etiopia-Ĉina Amikeca Ŝoseo" nur en 3 monatoj. Cetere, ili bone finkonstruis ĝin. La antaŭa vojo estis malfacile irebla kaj danĝera en la pasinteco, tamen la nuna estas sekura kaj bona."

(sono konstruejo)

Jam pasis 3 jaroj. Ĉinaj magnatoj en inĝeniera kampo sinsekve alvenis al Etiopio. "ĉinaj ŝoseoj" kaj "ĉinaj pontoj" estas tra la tuta lando de Etiopio.

Samson Wondimu, estro de Departemento pri Publikaj Rilatoj sub Ŝosea Buroo de Etiopio, diris al raportisto, ke la etiopia registaro plenumas "Planon pri Ŝosea Ekspluato" kun daŭro de 5 jaroj, kaj ĉinaj kompanioj subskribis projektojn pri ŝosea konstruado kun la longeco de

2 549 km. Li diris, ke tio ne nur enkondukis sperton de Ĉinio en ŝose-konstruado, sed ankaŭ solvis problemon de enoficiĝo de dekmiloj da etiopianoj.

Lin Lin, ĉina ambasadoro en Etiopio, atestis grandan disvolvon de la dulandaj ekonomi-komercajn rilatojn en la lastaj 2 jaroj.

(sono parolo de Lin Lin)

"Antaŭ 2, 5 jaroj, ĉinaj kompanioj entreprenis projektojn kun valoro de 800 milionoj da usonaj dolaroj. Nun la sumo superis 1, 7 miliardojn da usonaj dolaroj. Etiopio estas en periodo de granda disvolvo de bazaj instalaĵoj. Ĝiaj antaŭaj bazaj instalaĵoj estis nebonaj. Ĉinaj kompanioj havas grandan partoprenecon en konstruado de bazaj instalaĵoj, ĉefe en ŝosea konstruado, elektro-stacioj, telekomuniko, loĝeja konstruado kaj akvo-liveraj instalaĵoj."

Etiopia taksiisto Ermias Tekelemariam opiniis:

(sono parolo de Ermias Tekelemariam)

" La vorto 'ĉino' signifas laboremecon. Ili estas ege diligentaj. Ili konstruas ne nur ŝoseojn kaj pontojn de Etiopio, sed ankaŭ nian animon. Ili influas nin per diligenteco. En ĉiu angulo de Etiopio, ĉu en urboj kaj urbetoj, ĉu en dezertoj kaj frostaj zonoj, vi povas trovi ĉinojn. Ili laboras por disvolvo de Etiopio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040