china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉu fastrompa festeno malfermos pordon al paca traktado?
(GMT+08:00) 2008-10-09 12:02:05

Lastatempe usonaj amaskomunikiloj raportis, ke fine de septembro en Mekko saudi-arabia reĝo Abdullah per la aranĝo de fastrompa festeno helpis al la afgana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto Talibano okazigi 4-tagan kunvenon. Tio estas tre grava paca traktado por solvi la longdaŭran konflikton en Afganio. Iuj amaskomunikiloj rigardis ĝin kiel glacirompan traktadon.

Laŭ raporto de la usona kabla novaĵreto (CNN), la kunveno okazis de la 24-a ĝis la 27-a de septembro. Kaj al ĝi ĉeestis 11 talibanaj membroj, 2 afganaj registaraj oficistoj kaj delegacio de afgana militlordo Gulbadin Hekmatyar. Laŭ informito, talibana gvidanto Mullah Mohammed Omar ne ĉeestis al la kunveno, tamen li konfesis, ke li ne estas plu aliancano de la organizo Al Qaeda. Tiu ĉi starpunkto estis neniam oficiale anoncata antaŭ tio. En la kunveno la tri flankoj esprimis proprajn starpunktojn kaj celojn kaj opiniis, ke la konflikton povas solvi ne milito, sed dialogo. Oni prognozis, ke baldaŭ en Saudi-Arabio okazos sekva kunveno.

La 30-an de septembro afgana prezidento Hamid Karzai diris al raportistoj, ke por efektivigi stabilecon kaj sekurecon de la lando, li volas dialogi kun talibana gvidanto kaj esperas, ke la saudi-arabia registaro ludu la rolon de mediacianto. Ankaŭ la usona registaro montris subtenan sintenon. La 7-an de oktobro, Robert Wood, vicproparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la usona registaro tre volas subteni la afganan repacigan planon, tamen li elmetis du kondiĉojn, tio estas, ke Talibano devas forlasi perforton kaj submetiĝi al la afgana konstitucio.

Pasis jam 7 jaroj post la afgana milito, tamen la sekureca situacio en tiu ĉi lando neniom boniĝas, sed perforto ofte okazas, trupoj de NATO kaj la koalicia armeo, komandata de Usono, suferas pli da perdoj. Oni pli kaj pli konscias, ke milita ago ricevis nur tre malgrandan efikon. Usonaj altrangaj komandantoj konfesis, ke oni ne povas gajni la antiterorisman militon simple per milita bato. La 5-an de tiu ĉi monato afgana nacidefenda ministro diris, ke milito ne povas solvi la afganan problemon, tial oni devas preni ankaŭ politikajn kaj ekonomiajn rimedojn.

Antaŭ du jaroj la saudi-arabia registaro faris mediacion por paca traktado inter afganaj diversaj flankoj. Ĉi-foje saudi-arabia reĝo persone faris aranĝon por la kunveno. Saudi-Arabio havas grandan influon al Talibano, ĉar ĝi estas grava sunaista islama lando, kaj en ĝi estas la du islamaj sanktejoj Mekko kaj Medino. En la 1990-aj jaroj Saudi-Arabio estis unu el tre malmultaj landoj agnoskantaj la talibanan reĝimon.

Ankaŭ Nawaz Sharif, gvidanto de la Pakistana Islama Ligo, ludis rolon por traktado inter la afgana registaro kaj Talibano. Antaŭ nelonge, reveninte el Britio, Nawaz Sharif tuj iris al Saudi-Arabio laŭ invito de saudi-arabia reĝo por venigi la afganan registaron kaj Talinanon al la traktado. Kompare kun Saudi-Arabio, Nawaz Sharif havas la avantaĝon, ke li tenas bonajn rilatojn kun diversaj flankoj de Afganio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040