china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

 Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto
(GMT+08:00) 2009-01-20 19:40:14

(Materiala foto)

Promenante sur strato de Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, la plej profunda impreso de raportisto estas ŝtato de vojoj tie. Multaj vojoj ankoraŭ estas malglataj kun koto, tamen la ŝoseo ĉirkaŭ la ĉefurbo, havas tute alian aspekton, la vojoj ĉi tie estas glata kaj vasta kun multaj kurantaj aŭtoj. Ja estas Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto, kiu respondecas pri konstruado de la ŝoseo. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto eniris en merkaton de Etiopio en marto de la jaro 1998, tiam la unua ŝoseo, kiun ili konstruis estas la ĉirkaŭ-urba ŝoseo longa je 33,3 kilometroj kun la kosto de 107 milionoj da usonaj dolaroj. Sukcesa plenumo de la ĉirkaŭ-urba ŝoseo plifamigis la Ĉinan Kompanion pri Ŝoseo kaj Ponto kaj faris bonan bazon al disvolviĝo de la kompanio en Etiopio. Sintayehu Demissie estas direktoro de iu konstruata programo, taksante pri la Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto, li donis viglan ekzemplon.

"La de mi kontrolata prograemo situas en la centro de urbo Adis-Abebo. Tamen en la komenco ĝi estis kontraktita de iu loka kompanio de Etiopio, sed antaŭ pli ol unu jaro, la urba registaro ĉesigis kontrakton kun la kompanio kaj rekte invitis Ĉinan Kompanion pri Ŝoseo kaj Ponto plenumi plu la programon. Laŭ mi, tio ĉefe pro la elstara prezento de la kompanio en Adis-Abebo. Tio ankaŭ rekte montras la elstaran agadon de la kompanio en konstruado de ŝoseo."

Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto akiris respekton kaj kredon en Etiopio, ĝi rapide, bonkvalite kaj zorgeme plenumas la projekton kaj ne ĝenas popolon. Cheng Qian, ĝenerala direktoro de la programo kompanio en Adis-Abebo de Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto, konigis: "Ni ĉiam emfazas fari civilizacian projekton, ni konstruas ŝoseojn celante feliĉigi landojn kaj homojn, tamen ne ĝeni ilin. Ni postulas niajn laboristojn, unue, garantii ordinaran patrolon de lokaj popolanoj; due oni devas bone akordigi trafikon. Se ni ne plenumus tiujn aferojn, la projekto ne estus permesata komenciĝi. Do, kvankam la vojo estos iom multe okupata, tamen lokaj popolanoj povas kompreni nin."

Kiel multaj ĉinaj entreprenoj, kiuj laboras eksterlande, komence kiam Ĉina Kompanio pri Ŝoseo kaj Ponto eniris en Etiopion, ĝi alfrontis multajn malfacilojn. Valorkonceptoj, pensmanieroj kaj agadoj de ĉinoj kaj etiopoj homoj estas tute diferencaj. Do, kiamaniere la kompanio venkis la malfacilojn? Cheng Qian diris,"Unue, ni provis alkutimiĝi al ili, lerni ilian regulon kaj karakterion, inkluzive de iliaj penmanieroj. Due estas interkomunikado, ne nur en laboro, sed ankaŭ dum ĉiu-taga vivo. Se ni multe interkomunikas, ili povas kompreni viajn opiniojn kaj agadojn, tio estas ege grava. Alivorte, ni devas lerni interkomunikadon, kunfandiĝon kaj disvolviĝon, se ni ne interkonmunikiĝus, ni ne povus kunfandiĝi, se ni ne kunfandiĝus, ni ne povus disvolviĝi."

Do, kiel etiopiaj laboristoj rigardas la kompanion? Iu ĉeloka inĝeniero diris, "Mi bone kunlaboras kun ĉinaj laboristoj. Ili instruas al mi ĉinan lingvon kaj teknikon, mi instruas al ili amharan lingvon. Ni kunlaboras kiel amikoj kaj estas ege ĝojaj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040