china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Srilanko sur malfacila vojo al paco
(GMT+08:00) 2009-04-22 15:01:02

Laŭ novaĵo el oficiala fonto de Srilanko, ĝis la 21-a de aprilo pli ol 50 000 civiluloj fuĝis el la regiono regata de la organizo Liberigaj Tigroj de Tamulo-Eelam kaj estis bone aranĝataj en la regiono regata de la registara armeo. Tagmeze la limdato, en kiu la organizo Liberigaj Tigroj de Tamulo-Eelam devas kapitulaci laŭ postulo de la registara armeo, venis al la fino, tamen la organizo ankoraŭ rifuzis la postulon.

Lastatempe en la regiono Mullaitivu, en kiu restantaj fortoj de la organizo Liberigaj Tigroj de Tamulo-Eelam estis sieĝataj, granda nombro de civiluloj fuĝis al la regiono regata de la registara armeo, tamen la organizo faris neniun malhelpon al ribela konduto de amasoj en propra regiono. La 20-an de aprilo la registara armeo faris al la organizo ultimaton, ke ĝi kapitulacu en 24 horoj, alie ĝi suferos ofensivon.

Restantaj fortoj de la organizo estas ĉirkaŭitaj en ĝangala zono kun la areo de 12 kvadrataj kilometroj. Se la registara armeo iom post iom malgrandigus la ringon de sieĝo, plejparto de la restantaj fortoj ne povas rifuĝi. Januare la registara armeo lanĉis grandan militan operacon, prenis plurajn fortikaĵojn kaj reakiris terenojn el la organizo, tamen ĝi fakte ekstermis nur tre malmultajn el fortoj de la organizo. Fronte al la forta armeo la organizo ŝanĝis sian taktikon. Ĝi dividis sin en malgrandajn grupojn anstataŭ rekte batali kun la registara armeo. La organizo kiel milita kaj civila kombinaĵo ekzistas en la tamula regiono jam de pli ol 30 jaroj. Multaj el lokaj junuloj estas kreskintaj edukite kaj influite de la organizo kaj profunde malamas la srilankan registaron. Venkite de la registara armeo la organizo probable faros pli da terorismaj agoj, kaj tio fariĝos longperioda minaco al la enlanda stabileco.

Estas atendinda ankaŭ la sinteno de Hindio pri la srilanka batalo kontraŭ la organizo Liberigaj Tigroj de Tamulo-Eelam, ĉar ankaŭ en Hindio estas granda nombro da tamiloj, kaj la tamuloj en la suda parto de Hindio kaj tiuj en Srilanko apartenas al la sama gento. Pro enlanda premo la hinda registaro sendis pacprotektajn armeanojn al Srilanko en la 1980-aj jaroj, tamen la armeanoj fine retiriĝis el la lando post granda sufero. La malvenko de la organizo en lastaj monatoj vekis maltrankvilon de hindaj tamuloj. La Dravida Progresema Federacio, reganta en la suda tamula regiono Nadu de Hindio, postulas, ke la Kongresa Partio prenu rimedojn por malhelpi la eksterman operacon de la srilanka registaro kontraŭ la organizo Liberigaj Tigroj de Tamil Eelam, kun la kondiĉo, ke ĝi liveru subtenon al la Kongresa Partio en ĝenerala elektado. Tamen la hinda registaro jam proklamis la organizon terorisma, kaj Hindio ne volas denove implikiĝi en la komplikan situacion de Srilanko. Oni opinias, ke Hindio povas certigi la politikon pri Srilanko nur en majo post fondiĝo de la nova registaro, kaj nun ĝi ne povas interveni en tiun ĉi aferon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040