china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉu ŝanĝiĝos rezulto de irana elektado?
(GMT+08:00) 2009-06-16 14:47:27

Post publikiĝo de la irana elektada rezulto neniu el du reformistaj kandidatoj akceptis la rezulton. La 13-an de junio en Tehrano komenciĝis protesto la unua de 30 jaroj post la islama revolucio. La irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei ordonis enketi rilate al akuzoj pri kontraŭleĝa konduto en la elektado. Ĉu ŝanĝiĝos la elektada rezulto? Oni ĝenerale opinias, ke tiu ĉi probableco estas tre malgranda.

protestantoj

La 15-an de junio la irana Ŝtata Televidstacio raportis, ke vespere de la 14-a de junio Ayatollah Sayyed Ali Khamenei intervidiĝis kun la venkita kandidato Mir Hossein Mousavi, kaj la lasta esprimis al li siajn opiniojn pri la procezo kaj rezulto de la elektado. Ayatollah Sayyed Ali Khamenei postulis, ke li estu kvieta, protektu la pacon kaj leĝe solvu la problemon.

En la 14-a de junio Mir Hossein Mousavi prezentis apelacion al la Irana Kuratoreca Konsilio, postulante nuligi la publikigitan rezulton. Ayatollah Sayyed Ali Khamenei postulis, ke la Kuratoreca Konsilio serioze traktu la apelacion kaj faru enketon rilate al la reformista akuzo pri kontraŭleĝa konduto en la elektado. Ayatollah Ahmad Jannati, prezidanto de la Kuratoreca Konsilio, postulis, ke kandidatoj kontestantaj la rezulton rapide prezentu la apelacion kaj liveru atestojn, kaj promesis, ke la konsilio traktos la apelacion kaj publikigos la juĝon en la leĝa templimo.

Mir Hossein Mousavi kaj liaj subtenantoj

Laŭ proceduro de la irana elektado, la elektada komitato respondas pri publikigo de la elektada rezulto, tamen antaŭ ĉio la rezulto devas esti aprobata de la Kuratoreca Konsilio. Antaŭ nerefuteblaj pruvoj la konsilio rajtas senvalidigi la elektadon en iuj regionoj aŭ eĉ en la tuta lando. Gajninto de la elektado povas jure enoficiĝi nur konfirmite de la konsilio kaj ricevinte mandaton el la plej alta gvidanto.

Ĉu la enmiksiĝo de la plej alta gvidanto kaj la kontinua protesto influos la definitivan rezulton? Oni opinias, ke la probableco estas tre malgranda. Antaŭe en la lando aperis similaj protestoj post publikiĝo de elektada rezulto, tamen neniam ŝanĝiĝis la rezulto. Post la elektado de la 9-a prezidento nek Akbar Hashemi Rafsanjani nek Mehdi Karroubi volis akcepti la rezulton, kaj ambaŭ levis proteston al la Kuratoreca Konsilio, tamen vanis la peno. En ĉi-foja elektado Mahmoud Ahmadinejad gajnis multajn subtenojn el popolanoj de la meza kaj malsupra klasoj. Se oni senvalidigus la elektadan rezulton, aperos granda tumulto.

Mahmoud Ahmadinejad

La 15-an de junio la irana Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis rezultojn de la kalkulado de balotiloj en diversaj provincoj kaj urboj. Laŭ la rezultoj Mir Hossein Mousavi gajnis pli multajn balotilojn ol Mahmoud Ahmadinejad nur el Tehrano kaj aliaj malmultaj regionoj kaj malsukcesis en plejparto de provincoj kaj urboj de la lando. Nun tumulto okazas ĉefe en Tehrano, kaj la loka polico estas preta bati kontraŭleĝan manifestacion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040