(video) Teo, simbolo de Amo--prelego pri la konkursa temo
Redaktoro:Ĝoja
Teo kaj Amo
---Prelego por IJK, 2014 ,Fortalezo, Brazilo

Saluton! Karaj amikoj. Nun mi min prezentu: Mi nomiĝas Zhang Ping, devenas de Pekino, Ĉinio. Zhang estas mia familia nomo, Ping, la persona nomo, kiu signifas pacon kaj kvietecon. Mia esperanta nomo estas Ĝoja.

Mia prelegtemo estas Teo kaj Amo. Teo originis de Ĉinio kaj disvastiĝis al la aliaj mondpartoj. Nun teon produktas 61 landoj aziaj, eŭropaj, afrikaj, amerikaj kaj oceaniaj. Malsamaj kun alilandanoj ĉinoj ne nur rigardas teon kiel trinkaĵon, sed ankaŭ donis al ĝi multajn belajn simbolojn. Amo ĝuste estas unu el ili.

La prelegon komenci mi volas pere de filmeto, kiu estis farita de ĉinaj studentoj. La ideo de la filmeto fontas en la aŭtobiografia prozo, titolita "Ses Notoj pri Vaganda Vivo (ĉine 浮生六记)" La verkisto estas nomata Shen Fu, li vivis en la ĉina dinastio Qing (1644-1911). Li verkis la prozon en la jaro 1808. Li kaj lia edzino Chen Yun havis saman idealon kaj celon. Ili estis ege bona paro kaj inter ili estis profunda amo. La aŭtobiografia prozo ĝuste rakontas pri ilia ĉiutaga vivo. Kaj la filmeto pentris la epizodon en somero:

    "夏月荷花初开时,晚含而晓放。芸用小纱囊撮茶叶少许,置花心。明早取出,烹天泉水泡之,香韵尤绝。"意思是:将茶叶于傍晚放在荷花花心,利用荷花晚上收合而清晨绽放的习性,得一夜花露清香,用天泉水烹制之,味道"尤绝"。

"Somere ekridis lotusfloroj, kies petaloj sin fermis nokte kaj malfermis matene. Vespere mia edzino Yun metis iom da tefolioj en la saketon el gazo kaj lokis ĝin en la lotusfloran centron. Matene de la sekva tago ŝi prenis la saketon el la lotuso kaj per fontakvo infuzis la tefoliojn. La tetrinkaĵo aromas freŝe kaj mirinde, kaj la gusto estas bonega."

Pardonon, mi ne havas saman lotusteon kiel infuzitan de Yun en la prozo, sed mi kunportis alian floran teon jasmenan teon, kiu popularas en norda landparto de Ĉinio, precipe en Pekino.

Nun bonvole aprecu la mallongan filmon kaj samtempe mi infuzu jasmenan teon.

Ĉu estas milda kaj romantika la vivo de la geedzoj? Ankaŭ paro, mi memoris, havis interesan amvivon pri teo.

En la Song-dinastio, Li Qingzhao (1084—1155), ĉina poetino, kaj ŝia edzo Zhao Mingcheng ofte ludis tiel:

"余性偶强记,每饭罢,做归来堂,烹茶,指堆积书史,言某事在某书、某卷、第几页、第几行,以中否角胜负,为饮茶先后,中即举杯大笑,至茶倾覆杯中,反不得饮而起…… "

"Post manĝado ni kunsidis kaj preparis teon. Antaŭ amaso da libroj pri historio, ni devis diri, ke iu historia epizodo troviĝas en kiu linio de kiu paĝo de kiu libro. La sukcesinto la unua trinku la teon, kaj ofte ridegis, tiel ke la tetaso renversiĝis kaj neniu povis trinki…"

Tio ĉi estas la amorilato inter ĉinaj intelektuloj en antikva Ĉinio. Do, kiel estas la nuna stato? Lastatempe unu paro faris specialan nuptan ceremonion, el fotoj ni kune rigardu.

Ĝenerale ĉinoj festas geedziĝan ceremonion per bukedo, abundas bongustaj manĝaĵoj. Sed la novaj geedzoj selektis tekunsidon kiel ceremonion. Ili invitis intimulojn kaj amikojn.

Ili sin vestis per simplaj blankaj kotonaj naciaj kostumoj, nek ruĝaj kostumoj nek okcidentstilaj nuptaj kostumoj (la postaj vestoj furoras en nuna Ĉinio), reciproke prezentis teon. Kaj poste ili prezentis teon al gastoj.

Kial ili selektis tekunsidon? Kial teo ludas la gravan rolon en amorilatoj de antikveco ĝis nun? Ĉar antikvaj ĉinoj opiniis, ke tearboj devenas de semoj, kiam semo estas plantita en iu loko, ĝi kreskas tie kaj fiksiĝis tie por ĉiam. Tial teo emblemas fidelecon, purecon kaj persistecon. Cetere, eblas pluki tefoliojn printempe, somere kaj aŭtune, tial teo signifas fortan naskadon. Tearboj estas ĉiamverdaj, tio estas bona aŭspicio de longtempa amrilato. Tial intime rilatas teo al amo.

Mi citu aliajn ekzemplojn:

En la ĉina literaturo ekzistas tiu ĉi verso: "从来佳茗似佳人""bonkvalita teo ŝajnas belulino".

Troviĝas ankaŭ la fama poemo: "湓江江口是奴家,郎若闲时来喝茶。 "Mia hejmo situas ĉe rivero Penjiang, amato, vizitu min en libera tempo, por ke mi gastigu vin per teo. "En tiu ĉi poemo teo aludas la amon de fraŭlino al fraŭlo.

En Ĉinio oni prenas tetrinkadon kiel ceremonion de gefianĉiĝo. Ĝi estas grava formo por konfirmi la geedziĝan rilaton.

Mi forgesis demandi, ĉu la gusto de la jasmena teo estas bona? Kian impreson vi havas?

Inter ĉinaj naciminoritatoj ekzistas la moro, se iu fraŭlino trinkas teon de iu familio, tio aludas, ke ŝi volas edzigi fraŭlon de la familio. Do, vi gustumis mian teon, ĉu vi planas edzigi mian fraton? Estas ŝerco.

Teo ne nur aludas bonan aŭspicion al amrilatoj inter viro kaj virino, sed ankaŭ enkorpigas bondeziron kaj esperon de la gepatroj al gefiloj.

En la ĉina sudokcidenta urbo Dali de Yunnan-provinco, la naciminoritatanoj Bajoj kutimas prezenti tri-ritan teon al gefiloj por bondeziroj, kiam la gefiloj komencis sian viziton al lernejo, laboron, komercon aŭ kiam ili geedziĝis.

La paŝo por fari tri-ritan teon estas jena:

Enmetu teofoliojn en varmetan ujon, kaj ĝin skuu por bakumo ĝis la tefolioj iomete flaviĝas kaj eligas freŝan aromon, tiam enverŝu iom da boligita akvo. Tuj, la te-ujo zumadas kaj la teo estas bone preta. La tetrinkaĵo en glaso montras la koloron de sukceno. Ĝueblas sur la lango aromeco kaj amareco de la teo post trinkado.

La tri-rita teo aludas la tri etapojn de la homkulturado. La unua rito de teo amara metaforas la mizerecon en la vivo; la dua estas la dolĉa teo kun nuksokernoj, bruna sukero kaj laktaĵoj en la teo, kiu metaforas la feliĉan vivon post mizero. Kaj la tria estas postgusta teo kun mielo, kapsiko kaj zingibro, kiu metaforas realan staton de la homa vivo.

Trinkante la teon, oni kolektas la gustojn miksajn. Tri ritoj da teo kun miksaj gustoj, dolĉa tuj post amara, alegorias ke la homkulturado estas peniga. Tie tekulturo estas forte stampita per amo de gepatroj.

Kompreneble unu taso de teo ankaŭ portas amikecon. En Ĉinio ĉie troviĝas la moro gastigi amikojn per teo. Nun ni kune aŭskultu iun kanton ĉiflanke.

Resume, foje diris Julio Baghy: "Amo kreas pacon, paco konservas humanecon, kaj humaneco estas la plej alta idealismo." Teo estas la magia trinkaĵo, kiu vekas energion kaj iniciatas la vivmanieron de paco kaj amo. Same kiel nia lingvo Esperanto, teo povas roli kiel perilo por amo kaj geedziĝo. Mi esperas, ke ĉiuj posedos la vivon de amo.

Fine, mi ankaŭ havas bonan informon:

Nun partoprenu en konkurso de nia radio Ĉina Radio Internacia, rakontu per filmeto pri teo kaj amo, vi havos ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio. La konkurstempo daŭras ĝis la fino de novembro. Kaj la unua premio estas senpaga vojaĝo al Ĉinio, al tekampo. Do, konkretaj informoj estas ĉe

esperanto.cri.cn/filme

Mi esperas havi la ŝancon gastigi vin en Ĉinio per teo.

Dankon.


1 2