Raporto pri voĉdonado kaj listo pri fortunuloj (de la 4a ĝis la 10a de marto)
Redaktoro:Ĝoja

Lastan semajnon nin atingis voĉoj 3, kaj de la komenco de nia voĉdonado (la 6an de januaro) ĝis la 3a de marto estas 2287 voĉoj sume. Nun la 10 plej ŝatataj fimoj estas laŭvice jenaj:

1 Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo

2 Amrevo el Teo

3 Sinkinta Teo

4 Pentraĵo sur Akvo

5 Teo kaj Amo (Turkio)

6 Teejo de Bonaj Homoj

7 Rememoro

8 TEO KAJ AMO – Klubo de Amikoj de Esperanto en Svitavy

9 Gu Mengchuan

10 La Mirinda Teskatolo

Alvenis ankaŭ 3 validaj komentoj en la lasta semajno, kaj la totala sumo de la komentoj atingis 926. La komentoj estas skribitaj en lingvoj korea, turka, portugala, hispana, angla, ĉina, itala, rusa, ĉeĥa, slovaka,germana kaj en Esperanto.

Sinjorino Zhou Qin (Ĉinio) kaj rusa samideano A. Russkikh estas la fortunuloj ĉi-semajnaj.

Zhou Qin faris komenton pri la konkurso:

我是在播客七嘴八舌聊旅行里听到你们的,听了很多遍,很是喜欢,真的是觉得世界都美好了,就像一种清新的空气,让人呼吸着,感受这世界的美好,忘却世界的自己的苟且,感受着诗和远方的美好,还嗅到了芬芳!

Mi aŭdis la konkurson en la interreta programo "Babilado pri Vojaĝo" kaj mi multfoje aŭdis la programeron pri la konkurso kaj ege ŝatas ĝin. En la filmetoj de la konkurso mi konas la belan mondon, mi ŝajne spirus la freŝan aeron, estus ĉirkaŭita de beleco kaj mi eĉ flarus bonodoron de teo.

Kaj rusa samideano A. Russkikh faris komenton pri la filmeto "Teo kaj Amo (Rusio)":

Kara Olga, dankon pro la filmo kaj la rememoroj pri mia amo, kiuj venis al mi, dum la spektado. Mi ploras.

Gratulon al ili!

Kaj venontmerkrede publikiĝos la venontaj raporto kaj listo de fortunuloj! Bonan ŝancon!