Eric kaj Marta

Marta Wierzbowska (Pollando)

Grafikistino, granda ŝatantino de moderna grafik-dezajno kaj tradiciaj grafikaj teknikoj.

Naskiĝis en Bjalistoko, la pitoreska urbo de Ludoviko Zamenhof. Tie, en 2007, ekpartoprenis kurson de Esperanto en la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES), kaj ŝia aventuro kun tiu internacia lingvo komenciĝis.

Dum sep jaroj ŝi partoprenis kaj aktive apogis polajn kaj internaciajn aranĝojn, kiel ekzemple: la 94-an UK en Bjalistoko, 2009; 67-an IJK en Kievo, 2011; aŭ: Junularajn E-Semajnojn (en diversaj urboj de Pollando kaj Germanio).

En 2011 ŝi havis sian unuan sperton kun kamerao: ŝi gvidis televidan programon "Lecionoj de Esperanto" kiu aperis en Bjalistoka Televido en dekkelk elsendoj. Unu jaro poste ŝi ĉefrolis en la muzikvideo de I.D.C. "La fina venk'", registrita en Varsovio, Pollando. En Januaro 2015, ŝi prilaboris kun du amikoj scenaron, kaj ludis en la mallonga filmo "Jean-Luc". La filmo respondantas temon de konkurso organizita de Ĉina Radio Internacia: "Teo kaj Amo".

Marta nuntempe loĝas kaj laboras en Offenbach ĉe Majno, Germanio. Ŝi daŭre estas forte konektita kun agadoj de BES kaj volonte uzas siajn artajn kapablojn por la kreado de grafikaĵoj uzataj dum eventoj.

Éric Languillat (Francio)

Éric Languillat naskiĝis en Francio kaj estas diplomita inĝeniero pri printado kaj paperfabrikado. Li loĝas jam pli ol 15 jaroj en Germanio, kie li esperantiĝis dum la jaro 2000. Apud sia laboro kiel analizisto de falsaj monbiletoj, li estas fama kiel muzikisto kaj produktisto, ĉefe sub la nomo "inicialoj dc" aŭ i.d.c. Ekde 2003 li stiras tiun plurlingvan muzikprojekton kies koncertoj inkluzivas kiujn li mem preparas el senkopirajta materialo aŭ el propra filmado. Li jam koncertis en diversaj lokoj, en Esperantujo i.a. dum IS, JES, IJK,IJS, kaj FESTO, kaj li publikigis multajn albumojn, la lasta "signoj de viv'" estas plena esperanta albumo por kiu ankaŭ spekteblas du videoklipoj en youtube ("La fina venk'" kaj "La grizeco").

Eric nuntempe loĝas kaj laboras en Offenbach ĉe Majno, Germanio.