Verda Stacio


Pavol Kaščák

Membro de Slovaka Esperanta Federacio kaj membro de Esperanto-klubo Ostrava-Vitkovice. Li estas slovako vivanta en Ĉeĥa respubliko en vilaĝo Bartošovice, kie estis filmita premiita filmo Rememoro. Multajn jarojn li estas kunlaboranto de Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj li parolas en programero „Saluton Esperantujo" , Li estas ankaŭ redaktoro de Verda Stacio radio en Esperanto kun propra videokanalo en interreto www.worldtv.com/verda_stacio . Longdaŭra organizanto de la Internacia Esperanto-Lernejo, kiu okazas ĉiujare aŭtune en kastelo Bartošovice.

Filmado estas lia granda ŝatokupo. Kiel filmisto li partoprenis ankaŭ ekspedicion „Floreana 1998" kaj filmmaterialon de tiu ĉi longa vojaĝo uzis en la dokumenfilmoj de Verda Stacio. Temas pri filmoj originalaj en Esperanto ( Mirinda urbo, Passa Quatro, La Paz, Titikaka, Cusco, Machu Picchu). Nun preparas filmon pri Galapagaj insuloj, filmĵurnalojn en Esperanto ktp.


Rostislav Čubok

Membro de Esperanto-klubo Ostrava-Vitkovice. Li estas komencanto sed por Esperanto jam faris multon. Li organizis tutan filmadon de la premiita filmo Rememoro, faris koreografion kun infanoj de Baza Lernejo en Bartošovice, filmis mulatjn partojn de la filmo. Li estas ankaŭ novelektita vicvilaĝestro de Bartošovice, tiel li povas grave helpi prezentadon de Esperanto ne nur en vilaĝo sed ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo kaj distrikto. Multfoje ĉeestis en Esperantistaj eventoj kiel Ĉantorio, Poludnica, Somera Esperanto-Studado. Li estas ĉeforganizanto de Internacia Esperanto-Lernejo en la kastelo Bartošovice kaj membro de Verda Stacio.