Skipo de filmeto "Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo"


Xu Ning

Saluton !Mi nomiĝas Xu Ning, studentino de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi fondis kabineton por dezajno kaj nun tenas interretan butikon.

Mi ŝatas trinki teon, fari fotadon kaj manproduktaĵojn, ankaŭ malrapide kuri kaj ludi tae-kvon-don (korean boksarton) kaj Shuangjiekun (unu el ĉina uŝuo).

Mi esperas fariĝi ŝminkistino kaj iutage posedi propran tetrinkejon.

 


Bai Yu

Mi estas Bai Yu kaj lernas en la fakultato pri fotografio en Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi naskiĝis kaj kreskas en la provinco Zhejiang. Mi amas fotadon. Mi planas vojaĝi multe fininte la lernadon. Hazarde mi partoprenis en iu mallonga filmo kaj tuj ekŝatis la arton. Tial mi fariĝis membro de la skipo de la filmeto "Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo".

 


Xu Conghao

Saluton! Mia nomo estas Xu Conghao, studento de la fakultato pri fotografio en Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi filmis kaj muntis la filmeton "Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo".

Mi celas iutage filmi kaj munti filmojn bonajn kiel faritajn de Hollywood.

Mi ĝojas kontribui al la filmkonkurso kaj dum la filmado kaj muntado ege ĝuas laboron kaj ĝojon kun partneroj.

Dankon al la filmkonkurso, kiu al mi malfermis novan mondon kaj donis ŝancon.

La premiita filmo: Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo