Ye Qingqing kaj Chen Qiqi



Ye Qingqing

Saluton! Mi nomiĝas Ye Qingqing, studentino de la fakultato de tekulturo sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi estas reĝisorino kaj muntistino de la filmeto "Sinkinta teo".

Mi naskiĝis en Chouzhou, urbo de la provinco Guangdong, la hejmloko de tearto titolita "Gongfu-Teo". En la jaro 2011 mi unuafoje servis kiel reĝisorino de mallonga filmo. En la jaro 2014 mi kaj amikoj kune produktis la filmeton "Sinkinta Teo" por la filmkonkurso de ĈRI kaj sukcese gajnis la unuan premion. Tio estas ege mirinda sperto!



Chen Qiqi

Saluton! Mi nomiĝas Chen Qiqi kaj lernas en la fakultato de tekulturo sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi servis kiel scenaristino kaj ĉefrolino de la filmeto "Sinkinta Teo".

En libera tempo mi ofte grimpas sur monton, la kvieta kaj mistera naturo donas al mi belan senton.

Mi baldaŭ finos la 4jaran lernadon, el kiu mi konas enhavon kaj spiriton de ĉina tekulturo.

Mi estas gajega, ke mi partoprenis en la konkurso kaj gajnis la unuan premion. Mi esperas agi en multaj eventoj de Esperanto estonte.

 

La premiita filmo:Sinkinta teo