Ba Jingke (Bajin)

Mi nomiĝas Ba Jingke, kromnomo estas Bajin. Mi naskiĝis en la ĉina nordorienta urbo Dalian kaj en la jaro 1972 transloĝiĝis en Changji-a Huja Aŭtonoma Subprovinco sub Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tie mi finis lernadon en universitato, fariĝis instruisto kaj ekposedis propran familion. En la jaro 1997 sekvante amikojn mi transloĝiĝis en Turkio kaj komencis komercadon.

En la 80aj jaroj de la lasta jarcento mi esperantiĝis. Dank' al Esperanto mi korespondis kun diverslandaj esperantistoj, pro tio mi havis ŝancon kolekti multe da poŝtaj markoj. En la jaro 1987 kune kun estraro de esperanto-ligo de la subprovinco mi kreis la urban esperanto-ligon kaj samjare faris mian ekspozicion pri poŝtaj markoj.

En libera tempo mi ŝatas naĝon kaj vojaĝon. Dank' al internaciaj esperantaj renkontiĝoj kaj konferencoj mi vojaĝis multe kaj spektis diverslokajn belajn pejzaĝojn.

Nun en la komerc-centro de Istanbulo mi funkciigas butikon. Ĉiutage al mia butiko mi iras tra la fama Granda Bazaro, kiu havas pli ol 500-jaran historion. En mia premiita filmo multaj bildoj estas filmitaj tie.

La premiita filmo: Teo kaj Amo