Geedzoj Voss

Daniel estas germano kaj Åsa svedino. La geedzoj vivas kun sia familio en eta vilaĝo ĉe la marbordo en norda Germanio.

Estas kreativa paro, kies hobioj estas teatro kaj filmo. Ili estas aktivaj en la loka teatrogrupo kiel aktoroj, reĝisoroj, kaj skribas scenarojn por teatraĵoj.

Ambaŭ eklernis Esperanton en la jaro 2005 per lernu.net sed ne estas tro aktiva en la movado pro manko da tempo. La du filinoj ankaŭ jam lernis iom da Esperanto.


 Åsa


Daniel

La premiita filmo: La Mirinda Teskatolo