Fabio BETTANI (Italio)

Mi nomiĝas Fabio, mi aĝas 28 kaj mi estas fizikisto. Mi nuntempe laboras en libroeldonejo, kie mi okupiĝas pri lernolibroj pri matematiko por italaj lernejoj. Mia laborloko kaj loĝloko estas Bologna, mirinda mezepoka urbo en la nordo de Italio, sed mi naskiĝis en la provinco Bergamo, en ĉirkaŭaĵo de la itala ekonomia ĉefurbo - Milano.

En mia libertempo mi ŝatas okupiĝi pri lingvoj - mi lastatempe eklernis la ĉinan lingvon, sed tre malbone balbutas ĝin! Mi ankaŭ lastatempe interesiĝis pri la itala gestolingvo, uzata de surduloj en mia lando.

Mi konas Esperanton ekde altlernejo kaj mi havis la okazon partopreni plurajn Esperanto-eventojn kaj renkontiĝojn tra la tuta Eŭropo, sed nur dufoje mi vojaĝis ekster mia denaska kontinento: en 2013 al Israelo, pro la tiea IJK, kaj en 2014 al Argentino kaj Brazilo, okaze de UK en Bonaero.

Mi tre ĝojas rakonti en tiu ĉi blogopaĝo miajn spertojn en Ĉinio.

La premiita filmo:Teo, amo kaj Esperanto kontraŭ ĉiuj baroj