Doniben Jiménez Jaramillo

Mia tuta nomo estas Doniben Jiménez Jaramillo, esperante Doĉjo kaj ĉine "Lu hong 陆鸿". Mi estas 23 aĝaj. Mi shatas ludi muzikilojn (Gitaro, Piano kaj Violono) kaj mi interesiĝas pri amikiĝo, pedagogio, filmfarado, literaturo kaj aliaj similaj. Preskaŭ ĉiam, ekde kiam mi ekmemoris, mi emas pri aferoj kiuj donas al mi plezuron en agado kaj ludado. Mi estas tre scivolema pri "strangaj" aŭ, nuntempe, nekutimaj scioj en la mondo kaj la historio. Do, mi eklernis bazan stenografion, nifologion, latinan lingvon, balkanian muzikon, ktp. Mi trovis Esperanton antaŭ tri jaroj kaj ekde tiu momento mia vivo tute ŝanĝiĝis. Mi opinias ke, oni ne devus havi inter siaj rilatoj malamikojn, kaj tio estas Esperanto por mi, fontego de veraj amikoj.

Nuntempe, mi estas la sekretario de la Kolombia Esperanto-Ligo. Kiel mi aliris al ĉi tiu bela movado? Mi komencis lerni Esperanton unu monaton antaŭ la 18a kolombia Esperanto-Kongreso, en Oktobro de 2012. Sed mi ne estis sufiĉe bona studanto. Tamen por la jaro 2013 mi ja estis preta por la dua tutmonda sesio de KER-Ekzameno. Mi ekzameniĝis en la nivelo B1. Kelkaj monatoj poste, mi, kun alia samideano de mia universitato, komencigis kurson de Esperanto en la Distrikta Universitato, en Bogoto. Lastjare ni atingis ke 8 homoj el la universitato ekzameniĝu kaj ricevu atestilojn de niveloj B1 kaj B2. Nuntempe, tiu kurso de esperanto ja atingis la kvaran version.

Ekster Esperanto, mi estas pedagogisto de Sociaj Sciencoj. Nun mi estas proksima al la fino de mia kariero en la universitato. Mi intencas fari profesian filmeton kiu temas pri la memoro de niaj fervojoj en Kolombio (Ĉi tie, bedaŭrinde, ja ne ekzistas fervojsistemo) Tiu filmeto donos al mi la profesian atestilon. Ankaŭ mi studas en Stata-teknika lernejo nomata SENA "Skriptado de Aŭdvidaj produktaĵoj". Ŝajnas ke mi ambaŭ finigos je ĉi tiu jaro. Mi intencas agi kiel motoreto de nia landa kaj internacia movado. Nun ke mi vojaĝos al Ĉinio, praktike en Esperanto, kaj kompreneble per Ĉina Radio Internacia, la movado plifortigos kun la sperto de iu kiu promesas kaj predikas la eblecojn ene de Esperanto.

La premiita filmo:La Tri Tasoj - Doĉja Filmo