Prelego de s-ro Mark Fettes

"Indiĝenaj popoloj kaj la mastrumado de naturaj rimedoj ĉe la Kanada Pacifika marbordo"

Arbarindustrio, fiŝkaptado, minado - tiuj estis la ĉefaj industrioj de Brita Kolumbio, la plej okcidenta provinco de Kanado, ekde ĝia setlado fare de eŭropanoj. Pro la malfacileco atingi tiun lokon el Eŭropo, la industriigo komenciĝis malfrue, nur ekde la 1850-aj jaroj. En tiu tempo oni komencis ankaŭ sisteme marĝenigi la indiĝenajn popolojn de tiu regiono, rezervante malgrandajn terenojn por ili kaj evitante subskribi traktatojn, kiel okazis en la plej granda parto de Kanado.

Ĝis la sepdekaj jaroj, tiu aliro liberigis vastajn regionojn por senbrida ekspluatado fare de privataj kompanioj. De tiam, disvolviĝas jura kaj politika procezoj, kiuj agnoskas pli kaj pli fortajn rajtojn de la indiĝenaj komunumoj. Tiuj nun ludas ŝlosilan rolon en la mastrumado de naturaj rimedoj de ĉiuj specoj, kondukante al malrapidaj sed profundaj ŝanĝoj en la publika opinio kaj politika engaĝiĝo pri tiuj temoj.