Interreta programo en la ĉina lingvo reklamis la konkurson
Interreta programo "Babilado pri Vojaĝo" estas la programo de Ĉina Radio Internacia pri turismo, kaj la programo celas trovi la mondon per dialogo inter prezidisto kaj gastoj. La 11an de februaro en la programo, babilis prezidisto Zicong kaj Ĝoja, unu el la respondeculoj de la konkurso de mallongaj filmoj kun la temo "Teo kaj Amo". En la preskaŭ unuhora programo, ili ne nur skizis konkurson, konigis kelkajn premiitajn filmojn, sed ankaŭ ĝuis orelplezurajn kanzonojn el la filmoj. Jen la programo.