Ĉeĥa ĵurnalo raportis pri la konkurso

La 13an de januaro la ĉeĥa ĵurnalo "Ĉeĥe Svitavský deník" faris artikolon paperĵurnale kaj interrete pri la konkurso "Teo kaj Amo".

17-jaraĝa knabo Matěj Nárožný, membro de Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, kiu kontribuis al la konkurso per la mallonga filmo "TEO KAJ AMO – Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy", konigis:

"Gazeto Svitavský deník estas ĉutaga gazeto krom dimanĉo. La 13-an de januaro 2015 redakcio eldonis 4 000 ekzemplerojn de gazeto kun artikolo pri nia filmo. Papera gazeto havas 20 paĝojn kaj ĝia dimensio estas 30 x 45 centimetroj. Aŭtoro de ĉi-tiu artikolo estis estro de redakcio Bohumil Stehno. "

Matěj Nárožný ankaŭ tradukis la enhavon en Esperanto jene:

Esperantistoj konkursas pri la plej bona filmo

13.1.2015 Svitavy

Esperantistoj de Svitavy eble baldaŭ estos mondkonataj. Kun sia mallonga filmo ili partoprenis internacian konkurson lanĉitan de Ĉina Esperanta Asocio.

En la internacian konkurson kun esperantistoj el aliaj landoj de la mondo ili forsendis preskaŭ dekminutan videofilmon kameraitan en Svitavy. „Mallonga filmo je la temo Amo kaj teo estis subtekstigita en Ĉinio. La filmo ne estas perfekta. Tiukampe ni estas amatoroj kaj ĝi estas nia unua filmo. Espereble ni venontfoje pliboniĝos ", diras Libuše Dvořáková el Esperanto-klubo en Svitavy.

Ekciinte pri la konkurso, entuziasmuloj por la internacia lingvo interkonsiliĝis, havigis al si kameraon kaj fine produktis filmeton, kun kiu ili konkursos pri la titolo de la plej bonaj Esperanto-filmistoj. Organizantoj startigis la voĉdonadon jam lastsemajne kaj la plej bonan filmeton elektos legantoj de la retpaĝaro de Ĉina Radio Internacia.

Ĉeĥaj reprezentantoj batalos kontraŭ konkurenco de kvardek aliaj filmetoj filmitaj de iliaj kolegoj en Argentino, Brazilo, Irano, Italio. Troviĝas inter ili ankaŭ Kongolandanoj, Meksikanoj aŭ reprezentantoj de Suda Koreio. Sur la ĉinaj retpaĝoj la videofilmo kun kreaĵo de la esperantistoj el Svitavy jam estas, kvankam ne estas sufiĉe bona. „Ĝi ne estas bonkvalita, tamen ĝi estas tie rigardebla, oni aldonis subtekstojn kaj eĉ nomojn de la personoj" diras Matěj Nárožný, la kameraisto de la videofilmo.

Bohuslav Stehno

Dankon al Matěj Nárožný, Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy kaj la redakcio de ĉeĥa ĵurnalo "Ĉeĥe Svitavský deník".

Klaku ĉi tie por eniri en la retejon de la ĵurnalo.
http://svitavsky.denik.cz/kultura_region/esperantiste-soutezi-o-nejlepsi-snimek-0115-20150113.html