Teo-amo (2)

Qiuge3teo (Ĉinio)

Mi nomiĝas Zhang Hanqiu, kromnome Qiuge3teo. Mi loĝas en urbo Hezhou de la ĉina Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Mi estas heredanto de la arto produkti pulvoroteon kaj teon de hakka-oj ( tiu popolo de la ebenaĵo de la Flava Rivero, kiu enmigris en sudajn regionojn de Ĉinio dum Tang-dinastio). De la jaro 2008 mi plivastigas teceremoniojn el la ĉinaj dinastioj Tang, Song kaj Ming kaj multfoje en televidprogramoj diskonigis pulvoroteon kaj alvokis, ke oni MANĜU teon pulvoriginte tefoliojn. Mi ankaŭ faris multajn tekantojn kaj invitite en la jaro 2011 en la urbo Meizhou konstruis kaj ekadministris la ĉinan unuan teejon kun la ĉina antikva teceremonio, kiu nomiĝas "秋歌三茶坊 Teejo de Qiuge3teo". Por plivastigi ĉinan teceremonion mi mem reĝisoris 3 filmetojn, kiuj temas respektive pri "teo kaj familio", "teo kaj amikeco" kaj "teo kaj amo", kaj la filmeto pri "teo kaj amo" estas premiita en la konkurso.

Doniben Jiménez Jaramillo (Kolombio)

Mia tuta nomo estas Doniben Jiménez Jaramillo, esperante Doĉjo kaj ĉine "Lu hong陆鸿". Mi estas 23 aĝaj. Mi shatas ludi muzikilojn (Gitaro, Piano kaj Violono) kaj mi interesiĝas pri amikiĝo, pedagogio, filmfarado, literaturo kaj aliaj similaj. Preskaŭ ĉiam, ekde kiam mi ekmemoris, mi emas pri aferoj kiuj donas al mi plezuron en agado kaj ludado. Mi estas tre scivolema pri "strangaj" aŭ, nuntempe, nekutimaj scioj en la mondo kaj la historio. Do, mi eklernis bazan stenografion, nifologion, latinan lingvon, balkanian muzikon, ktp. Mi trovis Esperanton antaŭ tri jaroj kaj ekde tiu momento mia vivo tute ŝanĝiĝis. Mi opinias ke, oni ne devus havi inter siaj rilatoj malamikojn, kaj tio estas Esperanto por mi, fontego de veraj amikoj.

Nuntempe, mi estas la sekretario de la Kolombia Esperanto-Ligo. Kiel mi aliris al ĉi tiu bela movado? Mi komencis lerni Esperanton unu monaton antaŭ la 18a kolombia Esperanto-Kongreso, en Oktobro de 2012. Sed mi ne estis sufiĉe bona studanto. Tamen por la jaro 2013 mi ja estis preta por la dua tutmonda sesio de KER-Ekzameno. Mi ekzameniĝis en la nivelo B1. Kelkaj monatoj poste, mi, kun alia samideano de mia universitato, komencigis kurson de Esperanto en la Distrikta Universitato, en Bogoto. Lastjare ni atingis ke 8 homoj el la universitato ekzameniĝu kaj ricevu atestilojn de niveloj B1 kaj B2. Nuntempe, tiu kurso de esperanto ja atingis la kvaran version.

Ekster Esperanto, mi estas pedagogisto de Sociaj Sciencoj. Nun mi estas proksima al la fino de mia kariero en la universitato. Mi intencas fari profesian filmeton kiu temas pri la memoro de niaj fervojoj en Kolombio (Ĉi tie, bedaŭrinde, ja ne ekzistas fervojsistemo) Tiu filmeto donos al mi la profesian atestilon. Ankaŭ mi studas en Stata-teknika lernejo nomata SENA "Skriptado de Aŭdvidaj produktaĵoj". Ŝajnas ke mi ambaŭ finigos je ĉi tiu jaro. Mi intencas agi kiel motoreto de nia landa kaj internacia movado. Nun ke mi vojaĝos al Ĉinio, praktike en Esperanto, kaj kompreneble per Ĉina Radio Internacia, la movado plifortigos kun la sperto de iu kiu promesas kaj predikas la eblecojn ene de Esperanto.

Sepa kaj Asorti (Litovio)

Muzikgrupo "Sepa kaj Asorti" fondiĝis en la jaro 1992, ĝeneralaj stiloj - country, blues, folk, rock, lingvoj - rusa, litova, angla, esperanto. Aranĝis muzikstudion, videostudion kaj eldonejon en 1995.

Prezentiĝis esperante dum Muzo 92, 93,Litovio, Turisma Foiro en Pollando 1993, Internacia konferenco, Belorusio, Eŭropa kongreso Hungario 94, If 94 en Germanio, turneo tra Belgio 1995, If 95 en Germanio, PSI 95 Germanio,UK 95 en Finnlado, PSI 96 Germanio, PSI 98Germanio,Sveda Kongreso 2000,Turneo tra Finnlado 2002, BET 2003, Aŭtunaj tagoj Finnlando 2004,UK Litovio 2005, 100jara Jubileo de esperanto en Germanio 2006,UK en Japanio2007,Ĵurnalista Kongreso, Litovio 2008,Turneo en Israelo 2009, UK Pollando 2009,IJK Italio 2010, PSI Germanio 2010,BET 2010 Litovio, SES en Slovakio 2011, Itala Kongreso 2011, JES Pollando 2011, ankaŭ Svisio, Danio, Aŭstrio, Francio, Norvegio, Britio, Irlando 2012 kaj Islando, UK en Rejkjaviko 2013, ludis koncertojn en Italio, Trieste en novembro 2013, Tuluzo, Francio, februaro 2014, Pollando, Germanio, Hispanio en julio 2014, turneo tra Finnlando sempembre 2014,koncertoj en Estonio kaj Latvio en februaro, planas koncertojn en Italio en marto, vojaĝon al kinofestivalo en Ĉinio en aprilo, turneon tra Germanio en majo, festivalojn en Litovio kaj Portugalio en junio, koncertojn en Slovakio, Francio kaj Germanio en julio.

Eldonis kasedojn" Se povus mi "1993," Ni denove renkontiĝos" 1995, " Edgar+Asorti "1995, diskojn "Lernejaj amikoj" 2005," Kantu kune" 2007, "Verda Hejmo" 2009, "Espero" 2013.

Cynthia Conejera (Ĉilio)

Reĝisorino, specialigita en skriptoj. Ŝi studis ĉe la lernejo de artoj kaj komunikado (ARCOS). Ŝi direktoris multajn filmetojn kaj dokumentajn filmojn kaj partoprenis en diversaj filmfestivaloj. Partoprenis en la filmeto Teo - Amo kiel direktorino kaj verkistino.

Carla Gómez (Ĉilio)

Vida artistino kaj instruistino kun postdiploma grado en vidaj artoj en la Universitato de Ĉilio kaj titolita kiel instruistino de vidaj artoj.

Ŝi disvolvis sian artan laboron tra diversaj grafikaj teknikoj, kaj estas nuntempe interesita en kaligrafio de ĉinaj karakteroj, la studo de japana lingvo kaj Orienta arto.

Ŝi partoprenis kiel aktorino en la filmeto Teo - Amo.

Olga Shilyaeva (Rusio)

Mia nomo estas Olga Shilyaeva. Mi estas loĝanto de Rusio. Laŭ profesio mi estas ekonomiisto kaj nuntempe instruas ekonomion en universitato. Mia dua profesio estas tradukisto de la angla.

En 2012-2014 mi estis komitatano A de TEJO por Rusio kaj en 2014 estis elektita kiel komitatano C. Mi estas konstanta kunlaboranto de la revuo "Kontakto" kaj kunorganizanto de multaj E-eventoj en kaj ekster Rusio. Aŭguste de 2014 mi gvidis AMO-trejnadon en Fortaleza. Mi havas KER-diplomon (nivelo C1, skriba, parola). Krom Esperanto min interesas verkado, teatro, libroj, vojaĝoj kaj multaj aliaj aferoj, kiuj havas sencon kaj donas al mi novan sperton kaj energion.

Raúl Prado (Ĉilio)

Reĝisoro kaj fotografa direktoro. Nuntempe li laboras ĉe Chilevisión, ĉilia televidstacio. Li studis ĉe la lernejo de artoj kaj komunikado (ARCOS).

Partoprenis kiel fotografa direktoro en la filmeto Teo - Amo.

Francisco Conejera (Ĉilio)

Inĝeniero pri komputiloj kaj muzikisto en sia libera tempo. Li esperantiĝis en la jaro 2011 kaj inter la jaroj 2011 - 2012 partoprenis en la Ĉilia-esperanta podkasto "Krokoloko". Nuntempe li laboras en banko kaj ludas elektran gitaron en Rokbando "La Fe" (www.bandalafe.com).

Li partoprenis kiel aktoro en filmeto Teo - Amo.