Teo-amo (1)

Fabio BETTANI (Italio)

Mi nomiĝas Fabio, mi aĝas 28 kaj mi estas fizikisto. Mi nuntempe laboras en libroeldonejo, kie mi okupiĝas pri lernolibroj pri matematiko por italaj lernejoj. Mia laborloko kaj loĝloko estas Bologna, mirinda mezepoka urbo en la nordo de Italio, sed mi naskiĝis en la provinco Bergamo, en ĉirkaŭaĵo de la itala ekonomia ĉefurbo - Milano.

En mia libertempo mi ŝatas okupiĝi pri lingvoj - mi lastatempe eklernis la ĉinan lingvon, sed tre malbone balbutas ĝin! Mi ankaŭ lastatempe interesiĝis pri la itala gestolingvo, uzata de surduloj en mia lando.

Mi konas Esperanton ekde altlernejo kaj mi havis la okazon partopreni plurajn Esperanto-eventojn kaj renkontiĝojn tra la tuta Eŭropo, sed nur dufoje mi vojaĝis ekster mia denaska kontinento: en 2013 al Israelo, pro la tiea IJK, kaj en 2014 al Argentino kaj Brazilo, okaze de UK en Bonaero.

Mi tre ĝojas rakonti en tiu ĉi blogopaĝo miajn spertojn en Ĉinio.

Fabjo Montejro (Brazilo)

Saluton! Mi nomiĝas Fabjo Montejro, mi naskiĝis kaj loĝas em Brazilo. Mi estas profesia ĵurnalisto, kaj jam laboradis ĉe radistacio, TV-stacio, paperaj ĵurnaloj kaj interreto. Cetere mi ekkonis Esperanton ĉar iam mi devis pretigi TV-raporton pri ĝi... Bonŝance! Nuntempe mi prezentas interretan programon pri vojaĝo kie mi kutime uzas la Internacian Lingvon. Ene de Esperantujo mi reĝisoras aŭdvidan projekton, nome "Globeto – Interreta Televido", kies celo estas raporti televide en Esperanto. Ĝin serĉu ĉe Youtube kaj bonvole ne forgesu aboni nian kanalon! ;-)

Xu Conghao (Ĉinio)

Saluton!Mia nomo estas Xu Conghao, studento de la fakultato pri fotografio en Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi filmis kaj muntis la filmeton "Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo".

Mi celas iutage filmi kaj munti filmojn bonajn kiel faritajn de Hollywood.

Mi ĝojas kontribui al la filmkonkurso kaj dum la filmado kaj muntado ege ĝuas laboron kaj ĝojon kun partneroj.

Dankon al la filmkonkurso, kiu al mi malfermis novan mondon kaj donis ŝancon.

Xu Ning (Ĉinio)

Saluton! Mi nomiĝas Xu Ning, studentino de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi fondis kabineton por dezajno kaj nun tenas interretan butikon.

Mi ŝatas trinki teon, fari fotadon kaj manproduktaĵojn, ankaŭ malrapide kuri kaj ludi tae-kvon-don (korean boksarton) kaj Shuangjiekun (unu el ĉina uŝuo).

Mi esperas fariĝi ŝminkistino kaj iutage posedi propran tetrinkejon.

Pavol Kaščák (Slovakio)

Membro de Slovaka Esperanta Federacio kaj membro de Esperanto-klubo Ostrava-Vitkovice. Li estas slovako vivanta en Ĉeĥa respubliko en vilaĝo Bartošovice, kie estis filmita premiita filmo Rememoro. Multajn jarojn li estas kunlaboranto de Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia kaj li parolas en programero „Saluton Esperantujo" , Li estas ankaŭ redaktoro de Verda Stacio radio en Esperanto kun propra videokanalo en interreto www.worldtv.com/verda_stacio . Longdaŭra organizanto de la Internacia Esperanto-Lernejo, kiu okazas ĉiujare aŭtune en kastelo Bartošovice.

Filmado estas lia granda ŝatokupo. Kiel filmisto li partoprenis ankaŭ ekspedicion „Floreana 1998" kaj filmmaterialon de tiu ĉi longa vojaĝo uzis en la dokumenfilmoj de Verda Stacio. Temas pri filmoj originalaj en Esperanto ( Mirinda urbo, Passa Quatro, La Paz, Titikaka, Cusco, Machu Picchu). Nun preparas filmon pri Galapagaj insuloj, filmĵurnalojn en Esperanto ktp.

Rostislav Čubok (Ĉeĥio)

Membro de Esperanto-klubo Ostrava-Vitkovice. Li estas komencan

to sed por Esperanto jam faris multon. Li organizis tutan filmadon de la premiita filmo Rememoro, faris koreografion kun infanoj de Baza Lernejo en Bartošovice, filmis mulatjn partojn de la filmo. Li estas ankaŭ novelektita vicvilaĝestro de Bartošovice, tiel li povas grave helpi prezentadon de Esperanto ne nur en vilaĝo sed ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo kaj distrikto. Multfoje ĉeestis en Esperantistaj eventoj kiel Ĉantorio, Poludnica, Somera Esperanto-Studado. Li estas ĉeforganizanto de Internacia Esperanto-Lernejo en la kastelo Bartošovice kaj membro de Verda Stacio.

Ba Jingke (Ĉinio)

Mi nomiĝas Ba Jingke, kromnomo estas Bajin. Mi naskiĝis en la ĉina nordorienta urbo Dalian kaj en la jaro 1972 transloĝiĝis en Changji-a Huja Aŭtonoma Subprovinco sub Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tie mi finis lernadon en universitato, fariĝis instruisto kaj ekposedis propran familion. En la jaro 1997 sekvante amikojn mi transloĝiĝis en Turkio kaj komencis komercadon.

En la 80aj jaroj de la lasta jarcento mi esperantiĝis. Dank' al Esperanto mi korespondis kun diverslandaj esperantistoj, pro tio mi havis ŝancon kolekti multe da poŝtaj markoj. En la jaro 1987 kune kun estraro de esperanto-ligo de la subprovinco mi kreis la urban esperanto-ligon kaj samjare faris mian ekspozicion pri poŝtaj markoj.

En libera tempo mi ŝatas naĝon kaj vojaĝon. Dank' al internaciaj esperantaj renkontiĝoj kaj konferencoj mi vojaĝis multe kaj spektis diverslokajn belajn pejzaĝojn.

Nun en la komerc-centro de Istanbulo mi funkciigas butikon. Ĉiutage al mia butiko mi iras tra la fama Granda Bazaro, kiu havas pli ol 500-jaran historion. En mia premiita filmo multaj bildoj estas filmitaj tie.

Bai Yu (Ĉinio)

Mi estas Bai Yu kaj lernas en la fakultato pri fotografio en Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato. Mi naskiĝis kaj kreskas en la provinco Zhejiang. Mi amas fotadon. Mi planas vojaĝi multe fininte la lernadon. Hazarde mi partoprenis en iu mallonga filmo kaj tuj ekŝatis la arton. Tial mi fariĝis membro de la skipo de la filmeto "Amo Eterna de Verda Teo en Nebulo".