Rakonto pri Okcidenta Lago

Okcidenta Lago de la urbo Hangzhou situanta en la orienta landparto de Ĉinio estas gracia kaj ĉarma je la naturaj pejzaĝoj, allogante al si sennombrajn turistojn en- kaj ekster-landajn. En la 14-a jarcento, kiam la fama itala vojaĝisto Marko Polo venis al la urbo Hangzhou, li laǔdis ĝian Okcidentan Lagon dirante: "Sin trovante ĉe ĝi, oni sentas sin kiel en la edeno."

Okcidenta Lago similas al brila perlo inkrustita en la urbo Hangzhou, la ĉefurbo de la provinco Zhejiang. La lago estas brakumata de montoj triflanke, kaj la laga akvo estas tre okulplaĉa. La du longaj digvojoj, nome Bai-digvojo kaj Su-digvojo, titolitaj respektive laǔ la familia nomo de la fama Tang-dinastia poeto Bai Juyi kaj laǔ tiu de la fama Song-dinastia poeto Su Dongpo, same kiel du verdaj silkaj rubandoj, flosas sur ondetoj. Irante sur la digvojoj, oni povas apreci bunte kolorajn florojn kaj verdajn salikojn proksime, kaj ankaǔ lagajn pejzaĝojn malproksime, plene ĝuante plezuron el variaj pejzaĝoj ŝanĝiĝantaj laǔ paŝado. La naturaj pejzaĝoj de Okcidenta Lago ĉarmas en ĉiuj sezonoj kaj ravis literatorojn kaj poetojn el ĉiuj epokoj. Neŝparante la inkon kaj la plumon, ili sate priskribis la belecon de Okcidenta Lago. Ekzemple, fama poeto el la Tang-dinastio Bai Juyi skribis en sia poeto: "La ĉefa kaǔzo, kial mi ne povas foriri de Hangzhou, ja temas pri la lago." Tio montris lian fortan amon al tiu lago. Poeto de la Song-dinastio Su Dongpo komparis Okcidentan Lagon kiel la faman antikvan belulinon Xishi. Li skribis en sia poeto: "Lagaj ondetoj flagras post ĉiela sereniĝo, montaj figuroj diafanas en agrabla pluvado; mi volas kompari Okcidentan Lagon kiel Xishi, ĝi ĉarmas same kiel eterna belulino en ia ajn ornamo." La poemo de Su Dongpo fariĝis la plej fama el la poemoj omaĝe al Okcidenta Lago.

Je mencio de Okcidenta Lago, oni ofte pensas pri la monde famaj "Dek Pejzaĝoj" de Okcidenta Lago. Ili estas kiel jene: Printempa Mateno de Su-digvojo, Lotusfloroj de Quyuan-ĝardeno, Aǔtuna Luno super Ebena Lago, Restanta Neĝo sur Rompita Ponto, Oriola Kantado inter Plor-salikoj, Orfiŝoj de Flora Haveno, Luno Speguliĝanta en Tri Lagetoj, Pagodo Leifeng Sub la Subiranta Suno, Vespera Sonorilado en Nanping kaj Nuboskrapado de Du Pintoj.

Rilate al Okcidenta Lago cirkulas multaj interesaj legendoj. Ekzemple oni diras, ke la Rompita Ponto estis la loko, kie la Blanka Serpento transformiĝinta en ĉarman knabinon, renkontis junan klerulon Xu Xian.

Legendo diras, ke post sin-hardado dum mil jaroj, la Blanka Serpento finfine povas transformiĝi en homan figuron kiel belega knabino. Samtempe, ankaǔ alia serpento, la Nigra Serpento, post la 500-jara sinhardado, transformiĝis en viglec-plenan knabinon. Ili kune ekskursis al la Okcidenta Lago. Kiam ili atingis la Rompitan Ponton, la Blanka Serpento vidis junan elegantan klerulon el la homamasoj, kaj tuj kor-inkliniĝis al li. La Nigra Serpento konsciis pri tio, kaj kaŝe elsorĉis fortan pluvadon. Sin ŝirmante per pluv-ombrelo, la juna eleganta klerulo Xu Xian venis al la laga bordo por veturi ŝipe. Tiumomente li vidis, ke la du knabinoj estas ege embarasataj pro draŝado de la pluvo, li do tuj prezentis sian pluv-ombrelon al ili, por ke ili sin ŝirmu de la pluvo, kaj siaflanke li, spite fortan pluvadon, staris fore de ili. Vidinte, ke Xu Xian estas tiel honesta kaj hontema, la Blanka Serpento ankoraǔ pli forte ŝatas lin. Ankaǔ Xu Xian enamiĝis al la ĉarma knabino la Blanka Serpento. Kun la fervora Nigra Serpento kiel svatanto, Xu Xian kaj la Blanka Serpento feliĉe geedziĝis. Ili fondis apotekon ĉe la Okcidenta Lago, kaj faris kuracadon al malsanuloj, sekve la samlokanoj tre respektis kaj amis ilin.

Tamen Fahai, abato de Templo de Ora Monto, opiniis, ke la Blanka Serpento estas demono kaj damaĝos la popolon. Li sub-diris al Xu Xian, ke lia edzino estas transformita el blanka serpento. Li ankaǔ instruis al Xu Xian kiamaniere distingi la blankan serpenton. Xu Xian tenis dubon pri vortoj de abato Fahai.

Ne longe poste alvenis la Festo de Duobla Kvino ( aǔ Drakoboata Festo ), kaj laǔ la loka moro popolanoj kutimas trinki la flavan riz-vinon por eviti malbonon. Tiam, laǔ metodo instruita de Fahai, Xu Xian admone devigis sian edzinon trinki la flavan riz-vinon. La Blanka Serpento tiam estis graveda. Ne povante rifuzi la admonon de la edzo, ŝi trinkis la flavan riz-vinon. Tuj okazis, ke ŝi sen-konscie retro-formiĝis kiel la blankan serpenton. Ne eltenante la surprizan panikon, Xu Xian mortis. Por savi sian edzon, la Blanka Serpento, malgraǔ sia gravediĝo, iris al la sankta monto Kunlun spite longan vojon por ŝteli la revivigan herbon ganodermon, kaj tie okazis intensa batalo inter ŝi kaj la gardisto de la herbo. Fine la gardisto estis kortuŝita de la amo de la Blanka Serpento al sia edzo, kaj memvolonte donacis la herbon al ŝi. Elsavite de la edzino per la herbo ganodermo, Xu Xian komprenis, ke la Blanka Serpento estas fidinda edzino kore amanta lin, rezulte la geedzoj fariĝis ankoraǔ pli intimaj inter si.

Sed abato Fahai ankoraǔ ne povis toleri tion, ke la Blanka Serpento vivas en la homa mondo. Pere de ruza artifiko li trompis Xu Xian kaj kondukis lin en la Templon de Ora Monto por devigi lin bonziĝi. La Blanka Serpento kaj la Nigra Serpento estis indignitaj, kaj gvidante soldatojn el maraj estaĵoj ili atakis la templon, celante elsavi Xu Xian. Senĉese farante sorĉadon ili agitis diluvon, sekve la Templo de Ora Monto estis sieĝata de la diluvo. Jen estas la konata rakonto pri "Subakviĝo de Ora Monto". Ankaǔ Fahai energie paradis je sia potenca sorĉo. Tiam la Blanka Serpento sin trovis en la momento de akuŝiĝo, kaj jam ne kapablis akiri venkon super Fahai. Protektate de la Nigra Serpento, ŝi forfuĝis. Kiam ili kuris ĝis la Rompita Ponto, ili hazarde renkontiĝis kun Xu Xian, kiu ŝtelglitis el la Templo de Ora Monto kaj intencis serĉi sian edzinon. Post tiel multaj suferoj, Xu Xian kaj la Blanka Serpento revidiĝis unu kun la alia sur la Rompita Ponto, kie ili konatiĝis unu al la alia antaǔ la geedziĝo. Tio kaj amare kaj ĝoje tuŝis iliajn korojn. Ili vole nevole ekploregis reciproke brakumante. Tiumomente la Blanka Serpento naskis bebon. Ankaǔ Fahai kuratingis tiam, kaj li senkompate premis la Blankan Serpenton sub la Pagodon Leifeng situantan sur la suda bordo de la Okcidenta Lago. Fahai samtempe blasfemis, ke krom se akvo de la Okcidenta Lago elĉerpiĝus aǔ la Pagodo Leifeng disfalus, la Blanka Serpento neniam revenos al la homa mondo.

Pasis multaj jaroj. Sukcesinte en sin-hardado, la Nigra Serpento revenis al la Okcidenta Lago kune kun la filo de la Blanka Serpento kaj Xu Xian. Ŝi venkis en la batalo kontraǔ Fahai kaj faligis la Pagodon Leifeng, sekve la Blanka Serpento liberiĝis finfine.

La rakonto pri la ĉarma Blanka Serpento kaj juna klerulo Xu Xian incitas fortan interesiĝon kaj romantikan imagon de turistoj, kaj la Okcidenta Lago fariĝis ankoraǔ pli neforgesebla por ili.