Longjing-teo,fama tra la tuta mondo

La Okcidenta Lago de Hangzhou, Zhejiang-provinco, estas unu el la plej belaj lokoj de Ĉinio. La tie produktata Longjing-teo estas fama tra la tuta mondo. Ekskursi sur la Okcidenta Lago kaj trinki Longjing-teon estas granda ĝuo por multaj turistoj. La Longjing-tearboj kreskas sur la montoj ĉirkaŭantaj la lagon. La te-folioj de tiaj arboj estas plataj, verdverdaj kaj aromaj. En la varma akvo ili ŝvebas simile al belaj floroj.

Oni prenas ŝosojn kaj foliojn de Longjing-tearboj kiel krudmaterialojn, ilin sekigas en vento, bakas, humidigas, rebakas kaj selektas. Post tio oni forigas la flavajn foliojn kaj pulvoron kaj konservas la prilaboritajn tefoliojn. La prilaborado estas komplika kaj farata per 10 metodoj.

Tiuj tearboj, kiuj kreskas en la vilaĝoj Ŝifeng, Wuyunŝan, Hupaoŝan, Meijiawu kaj Wengjiaŝan ĉe la Okcidenta Lago, estas bonkvalitaj, kaj la teo el tearboj de Ŝifeng estas la plej bonkvalita pro tio, ke la tiea grundo estas bona. La teo produktita en Ŝifeng estas verda kaj iomete ruĝa. Antaŭe ĝi estis tributo al imperiestroj.

Longjing-teo havas plurajn alinomojn, kiaj pigolango kaj lancopinto. La plej bonkvalitaj Longjing-tefolioj estas plukitaj antaŭ la sunperiodo Klaro kaj Brilo, tamen ilia produktokvanto estas malgranda. Ankaŭ tiuj plukitaj antaŭ la sunperiodo Pluvo estas tre bona kaj kvankam ilia produktokvanto estas ne tial granda, tamen sufiĉa por la bezono. Ĉiuj bonkvalitaj Longjing-tefolioj el junaj ŝosoj estas delikate prilaboritaj. Oni diras, ke la tefolioj plukitaj tri tagojn pli frue estas valoraj, dum plukitaj tri tagojn malfrue estas ĉipaj, tial oni devas frue pluki ilin.

La tefolioj produktitaj en Ŝifeng estas ekskluzive el ŝosoj kaj folioj plukitaj antaŭ la sunperiodo Klaro kaj Brilo. Ili estas smeralde verdaj, plataj kaj glataj. La trinkaĵo el tiaj tefolioj estas verda, travidebla, aroma kaj bongusta. Ĉiujare vendiĝas nur malgranda kvanto da tiaj tefolioj ĉirkaŭ majo.

Estas bone, ke oni infuzas tian teon en glaso kaj porcelana taso kun kovrilo. Oni metas 3 gramojn da tefolioj en 200 ml da varma akvo por 3-5 minutoj, sed la akvo devas esti bolinta en temperaturo de 80oC. Tia trinkaĵo estas aroma, belkolora kaj bongusta.

Oni povas infuzi la teon per du metodoj, tio estas, unue verŝi akvon en glason aŭ tason kaj poste meti konvenan kvanton da teo. Per tia metodo oni povas ĝui, kiel la tefolioj elvolvas sin en la akvo. Aŭ oni povas meti tefoliojn en glason aŭ tason unue kaj post tio verŝi varman akvon. Per tiu metodo oni povas rigardi, kiel la tefolioj leviĝas kaj malleviĝas en la akvo. Se oni infuzas teon en kruĉo, oni devas uzi tre solidan kruĉon, kiaj ŝtona kruĉo kaj firme bakita kruĉo el purpura kaolino. Per tia kruĉo oni devas meti malgrandan kvanton da teo por mallonga tempo.

La bonkvalita Longjing-teo estas tre rara kaj multekosta, tamen en multaj te-butikoj de Ĉinio ili estas aĉeteblaj.