"Teo kaj Amo" furoris en Ĉinio—artikolo en revuo Esperanto (Julio-Aŭgusto 2015)
Redaktoro:Ĝoja

"Teo kaj Amo" furoris en Ĉinio

Olga Ŝilajeva (Rusio)

La 16-23-an de aprilo Ĉinio gastigis gajnintojn de la konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj amo", kiun antaŭ unu jaro lanĉis Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia sub la aŭspicio de UEA.

Laŭ la regularo partopreni en la filmkonkurso povis amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilistoj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo. Ĉiu filmo devis esti 2-10 minutojn longa kaj nepre rilati al la temo. Estis akceptataj filmoj en iu ajn lingvo de la mondo. ĈRI anoncis donaci al 10 reprezentantoj de la 10 premiotaj filmoj senpagan vojaĝon al Ĉinio por 5 tagoj aprile de 2015.

Do entute organizantoj kolektis 45 filmojn el 20 landoj. Post longa pridiskutado ĵurio, kiu konsistis el Mark Fettes, prezidanto de UEA, Lee Jungkee, estrarano de UEA, kaj ĉinaj fakuloj pri tekulturo kaj filmfarado, elektis dek unuajn premiotojn, dek du duajn kaj du dek triajn. Krome la ĵurio proponis dek premiojn por la filmo plej ŝatata de publiko. Dum la aljuĝado naskiĝis ankaŭ 3 specialaj premioj: por originala kanto, por dokumenta filmeto de tekulturo kaj por la plej potenciala reĝisoro.

La premidonceremonio okazis la 19-an de aprilo en granda te-ekspoziciejo de la urbo Hangzhou. Inter spektantoj de la ceremonio estis ne nur festivalanoj, sed ankaŭ ekstera publiko. Por la evento respektive estis uzataj du lingvoj – Esperanto kaj la ĉina. Dum la ceremonio oni povis spekti filmojn de ĉiuj premiitoj kaj honore aplaŭdi, kiam iu gravul(in)o enmanigis diplomon al la gajnintoj. Etoso estis festa! La ceremonion ĉeestis kaj parolis gratul-vortojn la prezidanto de UEA, s-ro Mark Fettes. Al la neesperantista publiko li prezentis nian verdan flagon.

Aliajn festivalajn tagojn partoprenantoj ekskursis en Hangzhou, vizitis Zhejiang-an Agrikulturan kaj Forstokulturan Universitaton, spertis veran vilaĝan vivon de naciminoritato– ŝeoj, kolektis teon kaj lernis ĉinan tradician te-kulturon. Do la festivalo donacis al ĉiuj neforgeseblajn rememorojn kaj kompreneble riĉigis festivalanojn kulture kaj anime. Unu el celoj de festivalo estis montri al la publiko, ke Esperanto estas viva, utila, vigla kaj profita... Sendube la celo estis plenumita!

Mi gratulas ĉiujn reĝisorojn kaj aktorojn pro la gajno kaj dankegas organizantojn pro grandioza kaj certe fruktodona laboro!