Vizitu Forumon

Utilaj informoj de Bonaero

(GMT+08:00) 2014-07-25 15:01:53     Redaktoro:Shanshan

 

Bonaero estas fascina kaj amika por turistoj.

Multe da kultura aktivado, restoracioj, muzeoj, rigardado, komercoj, vesperaj spektakloj, teatroj, kinejoj, danco.

Vi havos multon por malkovri en Bonaero.

Utilaj informoj

Elektra energio

En Argentino la elektra tensio estas 220-voltaj. En la urbo estas facile akiri adaptilon por fremdaj aparatoj.

La tri elektraj konektiloj troveblaj en Bonaero. La konektilo 3 estas la malplej uzata.

Akvo

La kranakvo estas trinkebla.

Manĝado

La diverseco de kulturoj en Argentino speguliĝas en la manĝaĵoj. Estas diversaj tipoj de restoracioj por ĉiuj preferoj kaj poŝoj. Krom la konataj viandaĵoj eblas trovi eblecojn por manĝi vegetare, arabe, ĉine, germane, hispane, itale, koŝere (jude) ktp.

Bonaero havas plurajn senpagajn publikajn hospitalojn. La servo funkcias 24 horojn tage.

La ambulanca servo nomiĝas SAME. La telefonnumero por urĝa servo estas 107 (senpaga).

Klimato.

En Argentino kaj suda hemisferio julio estas vintro. La temperaturo en Bonaero estas inter 4ºC matene kaj 17ºC. Ni sugestas al vi kunporti ĵakon kaj pluvoprotektilon.

 

(el la retejo de http://www.esperanto.org.ar/uk2014/)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto