Vizitu Forumon

Vi ne povas forlasi Bonaeron sen…

(GMT+08:00) 2014-07-25 15:01:54     Redaktoro:Shanshan

 

Kion fari en Bonaero. Kelkaj ideoj, lokoj por viziti …

Kion fari en Bonaero. Kelkaj ideoj, lokoj por viziti…

- Trinki kafon ĉe unu el la tradiciaj kafejoj en la urbo. Speciale en la Avenuo de Mayo kaj la kvartalo San Telmo.

- Viziti la Teatron Colón. Prezentiĝas teatraĵoj ĉiutage, je malsamaj prezoj kaj kelkaj estas senpagaj.

- Promeni tra la foirejo de antikvaĵoj, en la kvartalo de San Telmo, en la Placo Dorrego, nur dimanĉe.

- Viziti librejojn, teatrojn kaj kulturcentrojn en Avenuo Corrientes. Kaj tie manĝi picon en la tradiciaj picovendejoj.

- Ĉiuĵaŭde en Plaza de Mayo (Placo de Majo) je la 15 ptm vi ĉeestos la faman manifestacion de "Madres de Plaza de Mayo" (Patrinoj de placo de majo). La patrinoj kiuj ankoraŭ esperas la reaperon de siaj filoj malaperigitaj dum la lasta Diktaturo inter 1976 kaj 1983.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto