Vizitu Forumon

Progresado sub Akompano de ĈRI

(GMT+08:00) 2014-12-29 10:57:27     Redaktoro:Xiong Shan

Jaron post jaro, finfine mi komprenis tuton de la elsendo de ĈRI, sen rimarko, sen surpriza ĝojo. Mi eĉ ne bone memoras ĝis kiam mi komencis kompreni la tutan elsendon. Min ne plu ĝojige ĝuigis la flua parolado, kvankam la junaj geparolistoj pli perfekte parolas en Esperanto. Foje kaj foje, mi emociiĝis pro programoj de la radio, precipe la programoj pri E-praktiko kaj disvastigo. La elsendo ŝajne aŭtomate atentigis ke ankaŭ mi povas praktiki la lingvon en mia laboro, kontribui al nia movado.

Dum longa tempo, mi estis ŝtata oficisto kaj agronomo. Por praktiki Esperanton en mia fako, mi skribis al ĈRI kaj al miaj korespondantoj por peti bonajn semojn el diversaj landoj, ĉar mi celis fari sciencan eksperimenton per la semoj. Baldaŭ ĈRI elsendis mian projekton, kaj pluraj bonkoraj esperantistoj reagis por mia projekto. Ili publikigis mian projekton en diversaj Esperantaj gazetoj. D-ro So Gilsu, eksestrarano de UEA, eĉ disdonis la informon al gravaj eldonaĵoj. En la jaro 1995 mi fine kolektis 53 variojn de diversaj semoj el pli ol 20 landoj. Esplorante la semovariojn, mi sukcese selektis bonan kulturvarion de akvomelono. Laŭ rilata regularo de Ĉinio, mi rajtas nomi la novan semon. Mi do nomis ĝin "verda stelo". La akvomelono "verda stelo" estis produktiva, sukoriĉa kaj bongusta. Pro la sukcesa laboro, la scienca departemento de la loka registaro asignis 4 000 juanojn por subteni mian laboron. Ankaŭ bonkoraj esperantistoj multe helpis min en diversaj manieroj. Parolisto s-ro Liu Junfang speciale invitis min al Pekino kaj faris intervjuon pri tio. Poste mi persiste skribi sciencan esploran raporton en Esperanto. Mi publikigis ĉirkaŭ 30 sciencajn esplorajn raportojn en diversaj gazetoj, el kiuj triono estis verkita en Esperanto. Ĝis nun mi publikigis 10 sciencajn raportojn pri agronomio en Esperantaj gazetoj Scienca Revuo kaj Internacia Agrikulturo, Tutmonda Scienco kaj Tekniko, La Mondo kaj IKU-libro. En la jaro 2014 mi invitite faris prelegon "Genetika Modifo kaj Daŭripova Agrikulturo" en Internacia Kongresa Universitato, kaj ĉefteman prelegon de la 99-a UK pri "agrikultura daŭripova evoluo". Mi estis multfoje premiita de centra, provinca, urba kaj gubernia registaroj de Ĉinio pro la elstara esplorado en agrikulturaj scienco kaj teknologio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto