china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio disvastigas akvoŝparan agrikulturon (foto)
(GMT+08:00) 2007-08-06 17:22:08

Nun, Hou Zhongxi neniam malsereniĝis. Laŭ konigo, antaŭe en la vilaĝo Xiaowu oni uzis akvon de puto por irigacio, en fluo akvo perdiĝis multe. En 2003, la vilaĝo instalis akvokostan kalkulan kaj kolektan sistemon de karto IC, ĉiu familio havas karton IC, tial la malfacilo de akvokosta kolekto estas solvita. Samtempe, la vilaĝo ankaŭ ŝanĝis kanalan akvofluigon sur tero kiel subteran tuban akvokondukadon, tial reduktis akvan vaporiĝon. La vilaĝo ankaŭ konigis akvoŝparajn rimedojn al kamparanoj. En la pasinteco, pofamilia enspezo nur estis kelkaj miloj da juanoj, nun pro disvastigo de akvoŝparaj teknikoj, kamparanoj plivastigis areon de legomo, en la lastaj du jaroj pofamilia enspezo superis dekmilojn da juanoj.

Pro la uzado de akvoŝpara irigacia tekniko, kamparanoj en multaj lokoj ŝanĝis plantan strukturon. En vilaĝo Dongnanfang de la provinco Shan'xi, antaŭe tie oni plantis sorgon kaj maizon, meznombra pohektara enspezo nur estis 13 juanoj. Gvidate de estro de la vilaĝo Yang Shengli, kamparanoj plantis paŝtherbon, luzernon, kiu altefike ŝparis akvon, kaj alprenis ŝprucirigaciajn instalaĵojn. Yang Shengli diris:

"Tiel, enspezo de kamparanoj pliiĝis, antaŭe pomua enspezo nur estis 200 juanoj, nun pomua jara enspezo atingis 500 juanojn. Nun la areo de paŝtherbo jam superis 2 mil muojn kaj tute estis korporaciige administrata."

En ĉiuj multaj agrikulturaj lokoj, oni provas establi novtipan akvoriĉfontan administran modelon. En irigaciejo Jiamakou de la provinco Shan'xi, oni disvastigas akvan administran modelon titolitan "suna programo". La enhavo de la modelo estas, ke vilaĝanoj establis asocion de akva uzado per elektado, la asocio asignas akvan riĉfonton, liveras servadon al kamparanoj kaj publikigas al vilaĝanoj akvoprezon, flukvanton kaj tempon de asigno de akvo.

Lokanoj estas tre kontentaj pri la "suna programo". Lokano Ren Dezhang flegas fruktarbojn pli ol dek jarojn, antaŭe ni ne sciis kiom da fojoj li irigaciis la teron, tial li domaĝis kiam li pagis la akvan koston. Nun la stato ŝanĝiĝis.  

"Se mi bezonas irigacion, mi sciigas al respondeculo de la asocio, fininte irigacion mi pagas la koston. Prezo estas travidebla, havas ujon por kalkuli kvanton de akva uzado."

Nun, areo de agro, en kiu oni uzas akvoŝparan irigacion, grandmezure pliiĝis, sed manko de kapitalo ankoraŭ estas la plej granda problemo. Vicestro de departemento de akvoutiligo sub la ĉina Ministerio pri Akva Utiligo sinjoro Li Yuanhua diris intervjuate:

"Ĉar pokapa agro de kamparanoj estas malgranda, agrikulturo estis administrata malkoncentre, kaj la programo de agrikultura akvoŝparado dependas ne nur de unu familio, tial kamparana persona investo estas limigita."


1 2
Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040