china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio havas fidon realigi celon de redukto de 10% de ellasa kvanto de ĉefaj poluciaĵoj en 2010
(GMT+08:00) 2008-03-14 19:57:38

La 11-an de marto en Pekino, vicestro de Ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio Zhang Lijun esprimis, ke Ĉinio havas fidon realigi la celon de redukto de 10% de ellasa kvanto de ĉefaj poluciaĵoj en 2010.

Tiutage en gazetara konferenco, okazigita de la unua sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, Zhang Lijun esprimis demandite, ke la ĉina registaro alte atentas redukton de ellaso de poluciaĵoj. En 2006, Ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio kaj registaroj de 31 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kaj 5 elektro-energiaj korporacioj respektive subskribis respondecan dokumenton. En la lasta jaro, ĉina Ŝtata Konsilantaro ellaboris sintezan laborprojekton pri ŝparo de energio kaj redukto de ellaso, plenuman projekton kaj metodon pri statistiko, monitoro kaj ekzameno de ŝparo de energio kaj redukto de ellaso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040