china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio garantias sekurecon de manĝaĵoj eksportataj al Japanio
(GMT+08:00) 2008-03-21 16:38:00

La 20-an de marto en Qingdao, sinjoro Jiang Zongliang, vicdirektoro de Administracio pri Kvalit-Kontrolo kaj Kvaranteno de la provinco Shandong, diris, ke la provinco Shandong havas la kapablon garantii sekurecon de manĝaĵoj eksportataj al Japanio.

En la 19-a kaj 20-a de marto Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj Ŝtata Administracio pri Kvalit-Kontrolo kaj Kvaranteno invitis raportistojn el pluraj amaskomunikiloj de Japanio kaj Korea Respubliko al entreprenoj en la urbo Qingdao, kiuj eksportas manĝaĵojn, por esplori la manĝaĵan sekurecon.

Sinjoro Jiang Zongliang diris al raportistoj, ke la provinco Shandong okupas 40% de la totala kvanto de ĉinaj manĝaĵoj eksportataj al Japanio. Li diris, ke administracio de la provinco Shandong pri kvalit-kontrolo kaj kvaranteno posedas unuaklasajn aparatojn kaj talentajn teknikistojn kaj kapablas fari sekurecan ekzamenon al diversaj manĝaĵoj; krome, la provinco elesploris sciencan administran metodon por garantii sekurecon de eksportataj manĝoĵoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040