china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Francano Michel Perrin kaj pneŭo de Michelin
(GMT+08:00) 2008-03-27 15:45:55

Krom Pekino, ĝis nun ĉinaj urboj Tianjin, Zhengzhou, Xiamen kaj Hangzhou uzas pneŭojn de Michelin en busoj. Dum servado de Michel Perrin, Michelin-Shenyang-a Pneŭa Limigita Korporacio estis taksita de la urbo Shenyang kiel unu el 10 bonaj impostaj entreprenoj, investitaj de eksteraj komercistoj, ankaŭ ricevis premion pro elstara kontribuo en socia devo. En 2006, Michel Perrin estis elektita labora modelo de la urbo Shenyang. En la elektitaj modeloj, li estas la unika fremdalandano.

Asistanto de Michel Perrin sinjoro Gao Ni sciigis al la raportisto, ke Michel Periin estas tre konforma al la titolo "labora modelo" . De lundo ĝis vendredo, Michel Perrin preskaŭ la unua venas al la korporacio kaj foriras ĉiam la lasta, lia labortempo atingas preskaŭ 12 horojn.

"Antaŭ la 7-a horo ĉiumantene, li atingis la oficejon kaj metis aĵojn. Poste li venis al fabriko kaj rondiris tra ĉiuj lokoj de la fabriko."

Li ofte interfluas kun laboristoj kaj facile citas nomojn de almenaŭ 300 laboristoj. Eĉ renkontiĝante kun laboristoj sur ŝtuparo, li varme manpremas kun ili kaj salutas ilin. Eble pro tio, li estas bonvenigata.

Michel Perrin ĉiam estas fiera pro shenyang-aj laborantoj. Li opiniis, ke la plej grava afero de industrio estas ne instalaĵoj, sed homoj. Kaj shenyang-anoj havas la kvaliton de klopodo por laboro kaj strebo al progreso. Laŭ Michel Perrin, atingoj, akiritaj de la korporacio en la lastaj jaroj ĉefe fontas en klopodo de ĉinaj laborantoj.

"Ni bezonas iujn fremdlandajn specialistojn por helpi iujn programojn, sed glata funkciado de la programoj ĉefe dependas de ĉinaj laborantoj, tiel ni povas senĉese progresi."

Ĝuste pro tio, Michel Perrin travivis multajn semajnfinojn kun amikoj de la korporacio. Direktoro pri homriĉfontoj sinjoro Bi Fuchen sciigis al la raportisto, ke Michel Perrin estas ĉefa forto de organa teamo en flugpilka konkurenco. Iutempe, li ludis volanon kun laborantoj. Krom tio, ĉar Michelin-Shenyang-a Pneŭa Limigita Korporacio ofte monkontribuis al lokaj universitatoj kaj bonstatigaj establaĵoj, kiel ĝenerala direktoro Michel Perrin ofte persone venas al shenyang-a socia infanbonstatiga domo, vizitas infanojn kaj alportas al ili donacojn. Pri tio Michel Perrin diris:

"Michelin celas ne nur komercon, sed ankaŭ helpon al homoj, kiuj bezonas helpon. En la Nordorienta Universitato, ni instalis aman monpremion kaj aman monhelpon por helpi lernantojn kun ekonomia malfacilo. Cetere, ni longtempe monhelpis shenyang-an socian infanbonstatigan domon. Ni faras tion ne nur en Shenyang, tio estas koncepto de la grupo Michelin."

En la vivo, Michel Perrin estas tre libera. Li ŝatas ĉinstilajn manĝaĵojn, ekzemple pekinan rostitan anasaĵon. En ferio li ŝatas vojaĝon al ĉinaj diversaj lokoj, li komprenas la lokojn, Xi'an kaj Pekino estas la plej multe ŝatataj de li. Li opiniis, ke la du urboj enhavas longan historion, el ili oni povas kompreni ĉinan dinastian anstataŭon.

Michel Perrin havas du gefilojn, ili laboras en Francio, nun nur lia edzino kunvivas kun li en Shenyang. En libera tempo ili promenas sur shenyang-aj stratoj kaj sentas la urbon. Ili povas kompreni iujn simplajn ĉinajn vortojn kaj marĉandi kun lokaj komercistoj sen tradukisto. Nun Michel Perrin jam vivas kaj laboras en la urbo pli ol 3 jarojn, en liaj okuloj la urbo ŝanĝiĝis grande.

"Nun Shenyang komencis konstrui metroon kaj aperis diversaj konstruaĵoj sur stratoj, la urbo grande ŝanĝiĝis ol antaŭ 3 jaroj. En la lastaj jaroj, Shenyang havas grandan salton ekonomie."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040