china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Germana specialisto de Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW Dieter Maschgan
(GMT+08:00) 2008-04-03 16:27:43

Kiel altnivela direktoro de la planada fako, Dieter Maschgan havas sian propran opinion pri aranĝo de homoj, ĉar la korporacio estas kunkapitala, tial plibona kunaranĝo de laborantoj ĉinaj kaj fremdaj fariĝis la problemo, pri kiu Dieter Maschgan ĉiam pensas.

"Post ĉinaj reformado kaj malfermo en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, Ĉinio lernis multajn aferojn sur la nula bazo, kaj lernis kaj disvolviĝis, tio postulas studfakan scion, la germana flanko havas superecon ĉ-flanke, sed samtempe ni pli multe ne povas deflankiĝi de diligenta laborsinteno de ĉinaj laborantoj."

En 1992, fondiĝis Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW, tiam la jara produktokvanto nur estis 8 mil aŭtoj kaj la nombro de laborantoj estis ne multa. En 2007, la jara produktokvanto proksimiĝis al 490 mil. Dieter Maschgan diris, ke tio estas granda progreso. Ĉi tia atingo profitas de la administra tavolo de la germana flanko kaj la ĉina flanko. Dum laboro, laborantoj kaj lernis kaj kreskis. Dieter Maschgan diris, ke la talentula disvolva strategio estas la grava subtenilo de la korporacio, ĝi celas ne nur krei personon kiel sportan stelon Yao Ming, sed ankaŭ krei ĉampionan teamon en la aŭta flanko. Dieter Maschgan diris:

"Laŭ vidpunkto pri personaro, en la lasta jaro ni sorbis multajn universitatajn diplomitojn, ili havas neniun laboran sperton, tial ni devas bone fari trejnon, tio estas tre grava laboro en la kuranta jaro. Estontece, ni esploros kaj ekspluatos multajn aŭtotipojn, en ĉi tiu procezo ni forte trejnos per studfakaj scioj laborantojn en la aŭta flanko."

En 1996, Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW la unua starigis standardon pri "kvalito estas plej grava" sur la ĉina aŭta kampo. Post dekkelkaj jaroj, profunde reformiĝis la korporacio en produkta kaj venda skaloj, produktaj teknikoj kaj administro. Hodiaŭ "kvalito estas plej grava" fariĝis kulturo de la korporacio kaj estas enkorpigita ĉie. Kiel specialisto pri aŭto, Dieter Maschgan havas sian normon pri bona aŭtomobilo, li opiniis, ke krom funkcio, postvenda servo estas tre grava.

"Funkcio de bona aŭtomobilo devas esti tre perfekta kaj fidinda, la aspekto devas esti moderna. Se unu aŭtomobilo estas moderna hodiaŭ, sed malmoderna morgaŭ, ĝi ne estas bona aŭtomobilo. Laŭ la komforteco, ĝi devas atingi kelkan postulon kaj manipulado devas esti oportuna. Cetere, ĝiaj teknologio kaj kvalito devas esti perfektaj, postvenda servado devas esti bona kaj liveri hejmsenton al konsumantoj."

De produkto de unua amaso da aŭtomobiloj en 1991 ĝis nun, Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW posedas totalan kapitalon je 27,6 miliardoj da juanoj, sed ĝia registrita kapitalo estis nur pli ol 3,7 miliardoj da juanoj. Sentante fieron pro la atingoj, Dieter Maschgan ĉiam konsideras realigon de kontinuigebla disvolvo. Li diris, ke la disvolvo estas rapida, sed ankoraŭ multaj aferoj devas esti plibonigataj, precipe en la flanko de kreo kaj prikapabla trejno, ili bezonas senĉesan plibonigon. Por tio, la korporacio ĉiam trejnas kreivan kapablon.

Junie de 2004, Aŭtomobila Limigita Korporacio FAW-VW oficiale fariĝis aŭta oficiala kunlabora partnero de Pekinaj Olimpikoj kaj liveros 5 mil laborajn aŭtojn al Pekinaj Olimpikoj. Ankaŭ olimpika strategio de la korporacio disvolviĝas en la fino de la lasta jaro kaj kontinuos ĝis la fino de 2008.

Parolante pri la estonta disvolvo, Dieter Maschgan esprimis volon pri daŭra fortigo de kunlaboro inter ĉina la unua aŭta grupo, germana korporacio Volkswagen AG kaj korporacio Audi AG.

"Mi tre esperas, ke ĉina la unua aŭta grupo, germana korporacio Volkswagen AG kaj korporacio Audi AG strategie kunlaboros en longa tempo."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040