china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La ĉina ekonomio evoluas laŭ anticipa makroskopa direkto
(GMT+08:00) 2008-04-24 17:24:12
La ĉina ekonomio evoluas laŭ anticipa makroskopa direkto

Laŭ plej freŝa statistiko de ĉina Ŝtata Statistika Administracio, la ĉina ekonomio evoluas laŭ anticipa makroskopa direkto.

En la unua trimestro, tendenco de trorapida kreskado de la ĉina ekonomio estas unuapaŝe retenata kaj la totala enlanda produktvaloro kreskis je 10,6% pli multe ol tiu en la pasinta jaro.

Glate funkcias postkatastrofa rekonstruado de la ĉina agrikulturo. Ekonomia kreskado dependas jam ne de investo kaj eksporto, sed de kuna impulso de investo, eksporto kaj konsumado. La tutlanda financa enspezo kreskis je 35,5% pli multe ol tiu en la jaro 2007.

En la unua trimestro, enspezo de urbaj kaj vilaĝaj loĝantoj plue altiĝis kaj novaj okupiĝoj stabile pliiĝis en urboj kaj urbetoj.

Ĉina industrio pri aŭtoj jam fariĝis grava konsistiga parto de monda aŭta industrio

Antaŭ ne longe en Pekino, Dong Yang, konstanta vicprezidanto de Ĉina Aŭta Industria Asocio, esprimis, ke ekde reformado kaj malfermo de la jaro 1978, ĉina industrio pri aŭtoj jam fariĝis grava konsistiga parto de monda aŭta industrio.

En la Pekina Internaica Aŭta Pinta Forumo, Dong Yang diris, ke nuntempe en ĉina merkato, ĉinaj markaj kaj eksterandaj maraj aŭtoj jam realiĝis komunan gajnon, kaj bonan situacion.

Evidenta efiko en energi-ŝparo kaj ellaso-redukto

La 22-an de aprilo en Pekino, Wang Yeping, vicprezidanto de ĉina Ŝtata Komisiono pri Elektra Reguligado, esprimis, ke ĝis la fino de 2007, totala generatora kapacito kreis la historie plej altan rekordon kaj elektra energi-ŝparo kaj ellaso-redukto de forceja gaso havis evidentan efikon.

Li faris la supre menciitan esprimon en tiutaga gazetara konferenco. Laŭ lia konigo, ĝis la fino de 2007 la totala generatora kapacito atingis 713 milionojn da kilovattoj. Norma karbo-konsumo por elektrumado reduktiĝis je 9 gramoj po kilovatthoro kompare kun tiu en 2006.

Cheng Siwei: malrapidos la ekonomia kresko de ĉina landinterno

Invitite de Hongkong-a Ĉina Universitato, sinjoro Cheng Siwei, ekonomikisto faris prelegon titolitan "Defio kaj Respondo al la Landinterna Ekonomio", kaj konigis sian vidpunkton pri la ĉina ekonomio.

Cheng Siwei esprimis, ke fone de la ekonomia tutglobiĝo, la landinterna ekonomio ne povas tute dekroĉiĝi de la usona ekonomio. Influate de diversaj faktoroj internacie kaj landinterne, la jara GDP de la landinterno kreskos je 8% ĝis 10%, la komerca favora saldo supozeble reduktiĝos je 20% ĝis 30%.

Li opinias, ke la malrapidigo de la ekonomia kresko kaj reduktiĝo de la komerca favora saldo utilas al reguligado de produktstrukturo de la landinterno, plibonigo de la eksterkomerca strukturo kaj altigo de la utiligado de ekstera kapitalo, samtempe utilas al pliigo de investo por energioŝparado kaj ellasoredukto kaj plibonigo de la popola vivo por ke la dekunua kvinjara projekto (2006—2010)plenumiĝu en favora kondiĉo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040