china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

En la kuranta jaro Ĉinio riĉrikoltos someran grenon
(GMT+08:00) 2008-06-17 20:53:29
En la kuranta jaro Ĉinio riĉrikoltos someran grenon

Laŭ plej freŝa statistiko de la ĉina Ministerio pri Agrikulturo, nun preskaŭ 80% de tutlandaj tritikoj estis rikoltitaj kaj grandskala rikolto eniris en la lastan periodon. La 17-an de junio, koncerna respondeculo de la ministerio esprimis, ke Ĉinio certe riĉrikoltos someran grenon kaj realigos produktokvantan kreskon en la lastaj 5 jaroj, kaj produktokvanto superos 115 miliardojn da kilogramoj.

Ĉinio fortigos plu financan subtenon al energi-ŝparado

La 17-an de junio en Pekino ĉina financa vicministro Zhang Shaochun diris, ke la financa ministerio fortigos plu subtenon al la energi-ŝparado kaj perfektigos longdaŭre efikan sistemon pri energi-ŝparado.

En kunsido de koncerna departemento pri energi-ŝparado Zhang Shaochun diris, ke la financa ministerio forte subtenos grandskalan uzadon de ne-grena biomasa energio, ventenergio kaj lumvotta pilaro en konstruado, precipe programojn pri energi-ŝpara teknika transformado.

Ĉinio aktive kaj stabile antaŭenpuŝos reformadon de prezo de energio

La 15-an de junio koncerna respondeculo de Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado esprimis, ke Ĉinio prenos serion da rimedoj por antaŭenpuŝi energioŝparadon kaj altigon de utiliga efiko de energio de la tuta socio, inkluzive de ekonomiaj politikoj utilaj al energiŝparado, aktive kaj stabile antaŭenpuŝos reformadon de prezo de energio kaj laŭŝance pluapaŝe reguligos prezaron de prilaborita oleo kaj naturgaso.

La respondeculo diris, ke la "Leĝo pri Energiŝparado" reviziita oktobre de 2007 jam oficiale praktikiĝas ekde aprilo ĉijare. Ĉinio fortigos disvastigon de tiu leĝo, praktikadon de la leĝo en ĉefaj inĝenieriaĵoj kaj mil entreprenoj, energiŝparadon de ĉefaj kampoj kaj plenumadon de la leĝo pri energiŝparado.

Ĉina investo de januaro ĝis majo pliiĝis je 25,6%

La 17-an de junio, ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis donitaĵojn montrante, ke de januaro ĝis majo de la kuranta jaro, tutlanda urba kaj urbeta fikskapitala investo atingis 4026,4 miliardojn da juanoj, pli multe je 25,6% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Kiel la ĉefa akcela forto de ekonomia kreskado, la investa movforto ankoraŭ estas potenca kaj kreska mezuro estas baze sama ol antaŭe.

Aldonvaloro de ĉinaj industriaj entreprenoj kreskis je 16% maje

Koncerna responduculo de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo diris en la 16-a de junio, ke maje la aldonvaloro de ĉinaj industriaj entreprenoj, havantaj relative grandan skalon, kreskis je 16% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040