china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia petrolprezo prognoze defalos en ĉi-jara fino
(GMT+08:00) 2008-07-02 18:47:33

Internacia petrolprezo prognoze defalos en ĉi-jara fino

La 30-an de junio, Chakib Khelil, deĵoranta prezidanto de Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj, prognozis, ke la internacia petrolprezo ankoraŭ plue altiĝos en la proksimeco kaj eĉ eble atingos 170 usonajn dolarojn po barelo, sed defalos fine de la kuranta jaro.

Partoprenante en Monda Petrola Kongreso en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, li diris, ke konsidere de proksimiĝo de la zenito de prienergia konsumado en la norda hemisfero en somero, la internacia petrolprezo eble altiĝos ĝis 150 usonaj dolaroj po barelo kaj eĉ superos 170 usonajn dolarojn po barelo, sed prognoze defalos en la fino de la kuranta jaro.

Grandaj petrolkonsumaj landoj kia Usono atribuas altiĝantan prezon al nesufiĉa provizado kaj urĝas al Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj pliigi produkto-kvanton. Sed Chakib Khelil reasertis, ke en la petrola merkato ne ekzistas nesufiĉa provizado.

Ĉina unua longa vagonaro kun sendependa intelekta proprieto estas finkonstruita

La 29-an de junio, ĉina unua longa vagonaro kun sendependa intelekta proprieto estas finkonstruita.

Ĝi konsistas el 16 vagonoj kaj ĝia hora rapideco atingis 200 ĝis 250 kilometrojn.

La longa vagonaro povas kontentigi rapide kreskantan merkatan postulon, precipe postulon de granda pasaĝera flukvanto dum Olimpikoj, samtempe ĝia progresinta serva sistemo povas pliigi komfortecon al pasaĝeroj.

Nun, la vagonaro jam eniris en la periodon de po-granda produktado. Post serio da ekzamenoj, unua nombro da vagonaroj estos funkciigata inter Pekino kaj la urbo Qingdao antaŭ Olimpikoj.

Nova alto de kurzo de juano kontraŭ usona dolaro

Influite de la nafta prezaltiĝo kaj falo de la kurzo de usona dolaro, la kurzo de juano kontraŭ usona dolaro atingis novan alton en la nogoco de sinsekvaj tri tagoj. Laŭ freŝaj donitaĵoj de la ĉina fremdvaluta interŝanĝa centro, en la 30-a de junio la meza prezo de la kurzo de juano kontraŭ usona dolaro superis 6,86 juanojn—jen la nova alto de unu usona dolaro kontraŭ 6,8591 juanoj.

Ĉinio klopodos por fariĝi monde ĉefa provizisto de turbinaj aviadiloj

La 29-an de junio, la Xian-a Aviadila Kompanio sub la ĉina 1-a Aviada Industria Grupo sukcesis fini la muntadon de la novtipa turbina pasaĝera aviadilo Xinzhou-600. Estro de la nomita grupo proklamis, ke oni nun komencis la esploradon de novgeneracia turbina pasaĝera aviadilo Xinzhou-700. Li diris, ke post 5 jaroj Ĉinio klopodos por fariĝi ĉefa fabrikanto kaj provizisto de monde unuaklasaj turbinaj pasaĝeraj aviadiloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040