china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

En unua duono de 2008, rapideco de ĉina ekonomia kreskado troviĝis en normala interspaco
(GMT+08:00) 2008-07-15 19:37:12
En unua duono de 2008, rapideco de ĉina ekonomia kreskado troviĝis en normala interspaco

La 15-an de julio, estro de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato Zhang Ping diris, ke en la unua duono de la kuranta jaro, ĉina ekonomio tenis stabilan kaj relative rapidan kreskadon, la kreska rapideco iom falis, sed ankoraŭ troviĝis en normala interspaco.

Ĉinio realigis novan enokupigadon je 6,4 milionoj da homoj en urboj

Laŭ la plej nova donitaĵo, en la antaŭa duono de la kuranta jaro, Ĉinio jam realigis la novan enokupigadon je 6,4 milionoj da homoj en urboj kaj urbetoj, plenumante 64% de la tutajara celo ĉiflanke.

La ĉina registaro liveras 2 miliardojn por konstruado de malalt-rentaj domoj

Lastatempe ĉina Ŝtata Komitato por Disvolvo kaj Reformado kaj Ministerio pri Loĝdomoj kaj Urba kaj Urbeta Konstruado decidis, ke oni liveros 2 miliardojn por konstruado de malalt-rentaj domoj en la ĉina centra kaj okcidenta landpartoj.

Nova alto de kurzo de renminbi en sinsekvaj 4 tagoj

En la lastaj 3 tagoj la kurzo de renminbi kontraŭ usona dolaro atingis novan alton, kaj en la 15-a de julio ĝi altiĝas plu.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la ĉina fremdvaluta negococentro, en la 15-a de julio la meza prezo de la kurzo de renminbi altiĝas plu kaj unu usona dolaro atingis 6,823 juanojn—jen nova alto de la juana kurzo.

Entreprenoj kaj urbetoj kaj vilaĝoj de Ĉinio tenas stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon en unua duonjaro

En la unua duonjaro de 2008, entreprenoj kaj urbetoj kaj vilaĝoj de Ĉinio plue tenas stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon en unua duonjaro, sume realigis plivaloriĝon de 3 890 miliardoj da juanoj de renminbi, pliiĝante je 11% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jarao.

Tion informis ĉina Ministerio pri Agrikulturo en la 15-a.

Laǔ informo, en la unua duonjaro, plue grandiĝis urbetaj kaj vilaĝaj entreprenoj sin dediĉantaj al prilaboro de agrikulturaj produktoj, krea kapablo de tiuj entreprenoj plifortiĝis kaj la strategio de fama marko akiris rimarkindan progreson.

En fino de junio, saldo de ĉina fremdvaluta rezervo estas 1 808,8 miliardoj da usonaj dolaroj

Laŭ informo el Ĉina Popola Banko, en la fino de junio saldo de ĉina fremdvaluta rezervo estas 1 808,8 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 35% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040