china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Limigita kompanio pri ŝuo Yuesheng
(GMT+08:00) 2008-12-31 20:32:50

En 2003, sarso disvastiĝis en la ĉina ĉeftero, kaj mendado por la kompanio de Wang Jiankun estis serioze influata. Post malĝojo en mallonga tempo, Wang Jiankun rapide reviglis. Li diris, ke tiam li rememoris, ke en penega kaj kriza tempo, Mao Zedong venkis malfacilojn kaj sukcesiĝis per saĝo kaj kuraĝo. Post pensado, Wang Jiankun decidis utiligi la tempon, en kiu la entrepreno ne funkciis, por fari ĉiuflankan trejnon al laborantoj. Li diris:

"Mi utiligis ĉi tian tempon trejni laborantojn, post unu jaro formiĝis grupo kun potenca produkta forto."

Sub la gvidado de Wang Jiankun, la kompanio disvolvis grandskalan kaj sisteman trejnon. Tio metis gravan bazon por altigi ĝeneralan kvaliton de laborantoj kaj utili al entreprena disvolvo.

La alia persono, influanta Wang Jiankun, estas fama historia lokano Wang Shenzhi. Li estis praulo de Wang Jiankun. En la ĉina dinastio Tang en 897, Wang Shenzhi servis kiel oficisto en la fuzhou-a registaro. Tiam, Wang Shenzhi plenumis politikon por protekti sekurecon kaj garantii la vivon de popolanoj, promociis talentulojn, atentis produktadon, establis lernejojn kaj konstruiigs akvoutiligaĵon, pro tio lokanoj pace vivis kaj la loka ekonomio bone disvolviĝis, tial popolanoj tre ŝatis Wang Shenzhi.

Post pli ol mil jaroj, la historia persono profunde influas homojn. Taiwan-a komercisto Wang Jiankun ĝuste posedas la karakteriaĵon de Wang Shenzhi. Laŭ laborantoj, Wang Jiankun estas bonkora kaj saĝa. Respondeculino de la financa fako sub la kompanio sinjorino Yin babilis pri ĉi tia afero.

"En la jaro 2006, nia financa fako faris eraron, kaj la kompanio preskaŭ perdi imposton je pli ol miliono, sed Wang ne riproĉis nin, tial ni estas kortuŝitaj, Wang estas bonkora."

Post kelkjara klopodado, Wang Jiankun havas multajn spertojn en la flankoj de produktado, administrado kaj merkatigo, ankaŭ lia entrepreno glate disvolviĝas. Per reto de informoj, kiun li resumis kiam li faris eksportadon, li vaste faris esploradon de la merkato kaj ekspluatis produktojn, bonvenigatajn de la merkato. En la lastaj tri jaroj post la fondiĝo de la kompanio, enspezo triobliĝis, ankaŭ la nombro de laborantoj pliiĝis de 3 cent ĝis pli ol 2 mil. Wang Jiankun estas elektita kiel vicestro de asocio de investado de taiwan-aj komercistoj en Fuzhou.

Sed, Wang Jiankun ne kontentas pri siaj atingoj, li celas eksportadon de ŝuoj, produktitaj de sia kompanio.

"Mia kompanio rapide kreskas. Ĝi celas eksportadon, kaj la merkatoj usona kaj kanada estas miaj plej grandaj merkatoj."

En 2007, Wang Jiankun kaj lia kompanio gajnis grandan ŝancon. En tiu jaro, ŝuoj kun la marko "Ŝarko", produktitaj post kunlaboro kun entrepreno de Li Ning, ĉina eksa monda gimnaskita ĉampiono, stabile okupis la usonan merkaton, nun pli ol 20 mil butikoj en Usono vendas iliajn ŝuojn, la jara venda kvanto superis dek milionojn da paroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040