china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Plano de Jampa Dainda pri kreo de entrepreno
(GMT+08:00) 2009-03-25 15:33:48
59-jaraĝa Jampa Dainda estas ordinara emerita instruisto de la tibeta loko Xigaze. Post reformado kaj malfermo, lia familio riĉiĝis per administrado de tetrinkejo. Lastatempe, Jampa Dainda havas pli grandan volon, li volas krei plej grandan vinan entreprenon de la loko Xigaze kaj popularigi lokan faman tibetan sekalbrandon en la merkato.

Xigaze estas la tibeta dua granda urbo, ĝi havas longan historion de vinfarado kaj produktas apartan brandon el sekalo. Ĉi tia brando estas farita tute el natura fonto kaj sekalo, kaj havas specialan guston kaj magian medikamentan efikon. En la pasinteco, ĉi tia brando estis necesa en bankedo de tibetaj nobeloj.

Sekve de riĉiĝo de tibetanoj, la sekalbrando eniris en tibetajn ordinarajn familiojn. Pliiĝo de bezono de la tibeta brando liveris ŝancon al iuj homoj por riĉiĝo, Jampa Dainda ĝuste estas unu el ili.

La 18-an de marto, niaj raportistoj vizitis la familion de Jampa Dainda. Lia domo estas tipe tibeta. Interne, krom tradiciaj tibetaj mebloj, likvakristalaj televidiloj, akustikaĵoj kaj aliaj modernaj hejmapartoj tute troviĝas. Parolante pri propra domo areanta je pli ol 400 kvadrataj metroj, Jampa Qainda estas ne tre kontenta. Li diris:

"La domo jam estis finkonstruita antaŭ13 jaroj, ĝi ŝajne estas bona, ankaŭ kvalito kaj areo estas bonaj, sed ĝi estas iam malnova kaj ne povas atingi la epokan ondon, tial mi kontruigis novan domon aliloke."

Antaŭ kelkdek jaroj, Jampa Qainda ne imagis la hodiaŭan riĉan vivon. Tiam, nur per sia salajro, li vivtenis la familion kun 6 membroj, la vivo estis malriĉa. Por plibonigi la vivon, post la reformado kaj malfermo, Jampa Dainda investis kun aliaj homoj kaj kreis du tetrinkejon. Tio ĝisfunde ŝanĝis lian vivon. Poste, lia negoco grandiĝis. En la dekkelkaj jaroj, li sinsekve kreis entreprenojn pri tritika faruno, elpremo de oleo kaj prilaboro de sekala faruno.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040