china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri Huang Yizhong
(GMT+08:00) 2009-04-03 15:49:56
En la pasintaj 30 jaroj, post kiam la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso publikigis "Leteron al taiwan-aj samlandanoj", grande ŝanĝiĝis la rilatoj inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo, kaj taiwan-aj fruktoj senĉese eniris en la ĉefteran merkaton, tio ĝuste estas bona ekzemplo. Kiel la unua vendanto de taiwan-aj fruktoj en la ĉeftero, taiwan-a komercisto Huang Yizhong estas atestanto de la pliboniĝo de la rilatoj inter la du bordoj. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton pri Huang Yizhong.

En centro de vendado de taiwan-aj fruktoj en la ĉina sudorienta ĉemara urbo Xiamen, Huang Yizhong posedas butikon areantan pli ol 500 kvadratajn metrojn. Antaŭ 3 jaroj, Huang Yizhong komencis vendadon de taiwan-aj fruktoj. Komence, li ne havis butikon, tial li prove transportigis 12 tunojn da fruktoj. Nun en la tuta lando li havas 18 butikojn kaj en la lasta jaro lia venda kvanto superis mil tunojn. Huang Yizhong diris, ke tio profitas de ĝustatempaj, sufiĉaj kaj efikaj politikoj favoraj al Taiwan.

En aprilo de la jaro 2005, la ĉeftera flanko deklaris realigi nulan doganon al pli ol dek taiwan-aj fruktoj. Huang Yizhong akravide konis, ke ekzistas granda komerca ŝanco. Tial, li decidis fari provon en la ĉeftero. Huang Yizhong diris;

"Post kiam la ĉeftero publikigis la favorajn politikojn, ni senti transporti fruktojn por provo, ankaŭ por okupi la merkaton. Ĉar ni ĉiam laboras pri vendado de fruktoj, tial tio estas simpla, rapide kontenero de fruktoj estis transportita. Tiam en pogranda merkato, ne ekzistis fridejo, fruktoj amasiĝis en budo, poste sidis ĉe la budo kaj atendis klientojn. Ĉar tiam klientoj ne estis multaj, tial iuj fruktoj putriĝis."

Komenco estas malfacila, la provo ne tuj naskis profiton al Huang Yizhong, li vendis nur trionon de la kontenero, kaj la du trionoj estis putraj, perdo estis granda. Tiam, partneroj de Huang Yizhong volis forlasi kaj persvadis Huang Yizhong kune forlasi la merkaton. Sed post trankvila pensado, Huang Yizhong ankoraŭ elektis persistadon.

"Ni opiniis, ke ni mem kaŭzis la perdon. Ĉar unue ni ne havis klientojn, kaj due mankis kondiĉo pri tenado de freŝeco. Kaj se kondiĉo estos plibonigata, ni ankoraŭ havos ŝancon. Tial, por akumuli fontojn de klientoj, ni persiste transportis taiwan-ajn fruktojn. Se vi persistos, vi certe gajnos negocon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040