china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri konstruado de kampara socigarantia sistemo
(GMT+08:00) 2009-04-24 18:55:28

La 22-an de aprilo, la ĉina Ŝtata Konsilantaro prezentis raporton pri konstruado de kampara socigarantia sistemo al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso. Laŭ tiu ĉi raporto, en la venontaj jaroj Ĉinio plenforte perfektigos la konstruadon de la kampara socigarantia sistemo kaj praktike plibonigos la vivekzistan staton de malriĉuloj en kamparo.

En la Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio antaŭ du jaroj, la ĉina reganta partio --- Komunista Partio de Ĉinio --- konfirmis la celon "nuligi la fenomenon de la absoluta malriĉeco kaj ĝuigi al ĉiuj fundamentan vivgarantion ĝis la jaro 2020". Por la evoluanta lando, kiu havas 1,3 miliardojn da loĝantoj, inter kiuj tri kvaronoj vivas en la kamparo, la celo ne estas facile realigebla. Por atingi la celon, en la lastaj jaroj la ĉina registaro elmetis serion da rimedoj plenforte antaŭenigi la laboron de la kampara socigarantia sistemo. La ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiel la plejsupera regpotenca organizo de la ŝtato, donis multan atenton al la laboro kaj faros superrigardon al la registara laboro ĉe tiu ĉi flanko en la kuranta jaro.

Antaŭ ekzamenado de la raporto de la Ŝtata Konsilantaro pri la konstruado de la kampara socigarantia sistemo, la Komisiono pri Agrikulturo kaj Kamparo sub la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso sendis esplorajn grupojn al 9 provincoj por speciala esplorado. Vicestro de la Komisiono Liu Zhenwei opiniis, ke laŭ la esplora stato, la konstruado de la kampara socigarantia sistemo gajnis rimarkindan efikon. Li diris:

"La financa investo multiĝas laŭpaŝe, kaj la garantia kovrosfero grandiĝas iom post iom. Interalie en iuj lokoj, kiaj Pekino, Tianjin kaj Ŝanhajo, oni ageme esploras socigarantian sistemon respondan kaj al urbo kaj al kamparo. La kamparanoj tre kontentas pri tiu ĉi politiko."

En la 22-a de aprilo, raportante la staton pri la konstruado de la kampara socigarantia sistemo al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉina ministro pri civilaj aferoj Li Xueju esprimis, ke en la lastaj jaroj, la financa elspezo de la registaro laŭpaŝe sin turnas de la ĉefa prizorgado pri urbo al la kumula prizorgado pri urbo kaj kamparo, subtenas diversajn kamparajn aferojn, inkluzive de la kampara socigarantia sistemo, kaj unuapaŝe garantias fundamentan vivon de la kamparanoj.

En la antaŭnelonga esplorado pri la konstrua stato de la kampara socigarantia sistemo, oni trovis problemojn. Pri tio civilafera ministro Li Xueju konfesis:

"Limigate de disvolva nivelo de ekonomio kaj socio, duala strukturo de urbo kaj kamparo, malfruiĝo de sistema konstruado kaj aliaj faktoroj, ĝenerale postiĝinta estas la kampara socigarantia afero de nia lando: mallarĝas sfero de garantio; malaltas nivelo de garantio; mankas rigoreco al iuj politikaj rimedoj; ne disponeblas kapitalo; ekzistas certa distanco for de reala bezono; ne povas plenumiĝi politikaj rimedoj en iuj regionoj, kaj tiel plu."

La ekzisto de la supre menciitaj problemoj serioze limigas pluapaŝan perfektigon de la ĉina kampara socigarantia sistemo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040